Bielo [1] estas maŝinelemento, kiu kunligas du pecoj de mekanismo por transmisii movon.

Bieloj de vaporlokomotivo

Tipa aplikado estas la mekanismo bielo-krankoŝafto, kie la bielo transmisias la rektilinian alternan movon al la rotacianta krankoŝafto aŭ inverse.

Bieloj estas uzataj en multaj maŝinoj. Ili estis esenca parto de la transmisilaro de vaporlokomotivoj. En eksplodmotoro la bielo transmisias la rektilinian alternan movon de la piŝto al la rotacianta krankoŝafto.

Bielo kaj piŝto de eksplodmotoro

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 154