Bifobio

malamo, neracia timo, aŭ mistraktado de ambaŭseksemuloj

Bifobio estas la fobio de, kaj diskriminacio kontraŭ, ambaŭseksemo kaj ambaŭseksemuloj. Homoj de iu ajn seksa orientiĝo povas sperti tian fobion. Bifobio estas fonto de diskriminacio kontraŭ ambaŭseksemuloj, kaj povas esti bazita je negativaj stereotipoj pri ambaŭseksemo aŭ je neracia timo.

Etimologio kaj uzado redakti

Bifobio estas okcidenta vortokunfando laŭa de homofobio, kiu verŝajne originis en la angla. Ĝi deriviĝas de la novklasika prefikso bi- (du) kaj la radiko -fobio (el la greka: φόβος, "timo"), kiu troviĝas en homofobio. Kune kun transfobio, homofobio kaj bifobio estas vortoj, uzataj kiam netolerado kaj diskriminacio estas celataj al GLAT-aj personoj, kiu senco estas plej parenca al ksenofobio.

Bifobio ne devas esti fobio kiel difinita en klinika psikologio (t.e. anksia okstrukco). Tamen Kenji Yoshino argumentis, ke ĝi radikas, interalie, en anksio pri la stabilecoj de seksa orientiĝo kaj monogamio.[1] Shiri Eisner aldonis, ke ĝi radikas ankaŭ en anksio pri veneraj malsanoj, pri kies disvastiĝo bifobiuloj kulpas ambaŭseksemulojn, kaj en anksio pri fideleco kaj socia stabileco.[2]

La adjektiva formo, bifobia, priskribas aferojn aŭ kvalitojn rilate de bifobio, dum la vorto bifobobifobiulo estas etikedo por homoj, kiuj havas bifobion.

Komparo kun homofobio redakti

Kvankam bifobio kaj homofobio estas apartaj fenomenoj, ili tamen havas komunajn trajtojn: ĉar allogo al onia propra sekso estas parto de ambaŭseksemo, la aliseksemisma vidpunkto, laŭ kiu aliseksemo estas la nura vera allogo, estas same aplikata al ambaŭseksemuloj kiel samseksemuloj.

Tamen, ambaŭseksemuloj estas ankaŭ alimaniere markataj per stigmato: ekzemple, ilia ekzisto estas neata de kaj aliseksemuloj, kaj samseksemuloj, kaj oni vidas ilin kiel suspektindaj kaj nefidelaj.

Neadismo kaj viŝado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ambaŭseksema viŝado.

La kredo, ke ambaŭseksemo ne ekzistas, radikas en duuma vidpunkto pri seksa orientiĝo, laŭ kiu oni estas aŭ plene samseksema (geja/lesba) aŭ plene aliseksema (malgeja), kaj ambaŭseksemuloj estas aŭ enŝrankaj gejoj, kiuj deziras aspekti aliseksemaj, aŭ eksperimentas pri sia sekseco. Laŭ tiu kredo, oni ne povas esti ambaŭseksema se oni ne estas egale tiom allogataj al viroj kiom al virinoj. La aforismo, "Ĉiu aŭ gejas, aŭ malgejas, aŭ mensogas" estas ekzemplo de tiu dikotomia vidpunkto pri seksaj orientiĝoj.

Ambaŭseksemuloj ofte alfrontas tian diskriminadon ne nur en la aliseksema komunumo sed ankaŭ en la GLAT-a komunumo, kaj samseksemuloj fojfoje havas nocion, ke ambaŭseksemuloj povas eskapi premadon de aliseksemuloj pro sia allogo al alia sekso. Tio lasas iujn ambaŭseksemulojn kiel "nesufiĉe unu nek la alia" aŭ "ne veraj ambaŭseksemuloj."

Rezultaj negativaj stereotipoj prezentas ambaŭseksemulojn kiel konfuzitaj, nedecidemaj, nekonfidentaj, diletantoj, eksperimentantoj, aŭ "simple pasigantaj fazon."

Unuseksemismo redakti

La termino unuseksemismo temas pri kredoj, sociaj strukturoj, kaj agoj, kiuj plivalorigas unuseksemon (ĉu ekskluziva aliseksemosamseksemo) kiel la nura valida aŭ prava seksa orientiĝo, malplivalorigante aŭ negante ambaŭseksemon kaj aliajn ne-unuseksemajn orientiĝojn. La termino estas analogia al bifobio kiel aliseksemismo al homofobio. La termino estas plejparte uzata en diskutoj pri seksa orientiĝo por nomi malemon al ĉiuj neunuseksemaj personoj kiel socia grupo aŭ kiel individuoj.

Oni povas atribui unuseksemismon al kredo, ke sekseco estas dikotomio. La nocio de seksemo kiel dikotomio ne estas nova. En la 1980-aj jaroj, enketoj pri sekseco estis dominataj de la ideo, ke aliseksemo kaj samseksemo estas la nuraj validaj seksaj orientiĝoj, kaj la enketoj traktis ambaŭseksemon kiel "duagrada samseksemo."

Efekto al psika kaj seksa sano redakti

Estas pluraj efektoj de bifobio al psika kaj seksa sano. Enketoj montras, ke ambaŭseksemuloj ofte sentas sin kapititaj inter la polusoj de aliseksemo kaj samseksemo, kio nevalidigas ilian seksan identon. Tio ofte kondukas al konataj indikaĵoj pri psikaj sanaj problemoj, kiaj malaltaj memestimo kaj memvaloro. Tiuj indikaĵoj, kaj premoj "elekti" seksan identon multakaze kondukas al deprimo pro tio, ke ili sentas sin kiel sia kulturo eĉ ne rekonas ilian ekziston.[3]

Enketo el Journal of Bisexuality (gazeto pri ambaŭseksemo) pri la seksaj tendencoj de virinoj, kiuj seksumas kun virinoj, konkludis, ke ambaŭseksemaj virinoj pli probable faros diversajn danĝerajn kondutojn kaj havas pli gravan riskon ricevi HIV-on kaj aliajn sekse transdoneblajn malsanojn.[4] Pro la bifobio kaj ambaŭseksema viŝado, la ambaŭseksema komunumo ricevas malpli multajn rimedojn por kombati tiajn problemojn kompare kun la samseksema komunumo. Oni atribuis tian konduton ankaŭ al la neprobableco, ke ambaŭseksemuloj diskutos sian seksecon kaj ĝustan protektadon kun san-profesiuloj pro timo pri juĝado aŭ diskriminado, lasante ilin nesciantaj.[5]

Referencoj redakti

  1. Yoshino (January 2000). “The Epistemic Contract of Bisexual Erasure”, Stanford Law Review 52 (2), p. 353–461. doi:10.2307/1229482. 
  2. The myth of myth-busting: normalcy discourse and bisexual politics.
  3. Dodge, Brian; Phillip W. SCHNARRS, Michael REECE, Omar MARTINEZ, Gabriel GONCALVES, David MALEBRANCHE, Barbara VAN DER POL, Ryan NIX, kaj J. Dennis FORTENBERRY (2012-01-01). “Individual and Social Factors Related to Mental Health Concerns among Bisexual Men in the Midwestern United States”, Journal of bisexuality 12 (2), p. 223–245. doi:10.1080/15299716.2012.674862. 
  4. Gonzales, V; K M . “Sexual and drug-use risk factors for HIV and STDs: a comparison of women with and without bisexual experiences.”, American Journal of Public Health 89 (12), p. 1841–1846. doi:10.2105/ajph.89.12.1841. 
  5. Makadon MD, Harvey J; Kevin L Ard MD, MPH (7/9/2012). “IMPROVING THE HEALTH CARE OF LESBIAN, GAY, BISEXUAL AND TRANSGENDER PEOPLE: Understanding and Eliminating Health Disparities”, Fenway Institute.