La Bildokapa kuruloJerdona kurulo (Rhinoptilus bitorquatus) estas birdo kiu apartenas al la familio de glareoloj kaj kuruloj nome Glareoledoj. Ĝi estis remalkovrita en 1986 de Bharat Bhushan, ornitologo ĉe Bombay Natural History Society post la ĝenerala supozo, ke ĝi ekstingiĝis. Tiu kurulo estas endemismo de tre malgranda teritorio -ĉirkaŭ 19,400 km2- lokita en sudorienta Barato ĉe Orientaj Akvobordoj de Andra-Pradeŝo. Ĝi estas konata nur en la rifuĝejo Sri Lanka Malleŝŭara, loĝanta maldensan arbustejon intermetitan kun makuloj de senplanta grundo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bildokapa kurulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Rhinoptilus
Specio: R. bitorquatus
Rhinoptilus bitorquatus
Blyth, 1848
Konserva statuso
CR
Specimen records in grey and current distribution in red.
Specimen records in grey and current distribution in red.
Specimen records in grey and current distribution in red.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Pentraĵo de John Gerrard Keulemans

Ĝi estas nekonfuzebla kompakta kurulo, kiu havas du grizbrunajn striojn en la brusto kaj aliajn du pli brunajn striojn en la kapo -unu traokula kaj la alia superokula, inter ili estas helaj strioj-. Krome en la gorĝo estas oranĝavelkolora strio kiu iĝas makulon antaŭe. Ĝi havas flavan bekon kun nigra pinto kaj nigrecan kronon. La dorso estas grizbruna. Dumfluge ĝi montras nigran voston kaj rimarkindan blankan flugilstrion. Ties voĉo aŭdeblas ĉefe mateniĝe kaj krepuske per serioj da interrompitaj alvokoj Tŭik-tuu... Tŭik-tuu... Tŭik-tuu....

Statuso redakti

Tiu orientalisa specio estis konata nur per kelkaj historiaj priskriboj kaj oni missupozis, ke ĝi ekstingiĝis ĝis sia remalkovro en 1986. Ĝi restas tre endanĝerita pro perdo de sia medio. Ĝi estas dumnokta birdo kaj oni supozas, ke ĝi estas insektomanĝanto. Ĉar temas pri rara birdo, malmulte oni konas pri ĝia konduto kaj reproduktado.

Oni supozas, ke la loĝantaro estas el 25 ĝis 200 aŭ 250. Lastatempaj pristudoj uzis teknikojn kiel sekvantaj strioj kiuj surbendigas la fingrospurojn.[1]

Minacoj redakti

Pro konstruado de rezervejo Somasilla, 57 vilaĝoj estis relokitaj en tiu regiono kie la Bildokapa kurulo aŭ Jerdona kurulo (Rhinoptilus bitorquatus) estis remalkovrita. Tiuj regionoj de Lankamalai, Palgonda kaj Seŝaĉalam estis antaŭe ne multe loĝataj. Pro kresko de la homa loĝantaro tie, okazas premo de la brutaro kaj troforpreno de ligno, do perdo de medio. Krome ankaŭ troa ŝtonminado minacas la medion. [2]

Decembre 2005, la ununura konita loko de tiu specio estis minacata pro projekto de kanalkonstruado kiu minacis detrui kaj modifi la medion de tiu specio. [3] La regiono estas minacata ankaŭ de neleĝa konstruado kaj agado rilate al projekto por kunigi riverojn de Barato. [4]

Tiu birdo ricevis unu el siajn nomojn laŭ la zoologo Thomas C. Jerdon. En 1988 la Barata Poŝta Servo eldonis poŝtmarkon omaĝe la remalkovro de la specio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Jeganathan, P., R. E. Green, C. G.R. Bowden, K. Norris, D. Pain & A. R. Rahmani (2002). Use of tracking strips and automatic cameras for detecting critically endangered Jerdon’s Courser Rhinoptilus bitorquatus in scrub jungle in Andhra Pradesh, India. Oryx 36: 182-188.
  2. http://www.iucnredlist.org/search/details.php/19603/all[rompita ligilo]
  3. http://www.bnhs.org/article.php?cid=MjI%3D&sid=MTg3&aid=MjE0&t=Mg%3D%3D&PHPSESSID=ac85026432fc1f2c9bd772b88c656b98 Arkivigite je 2007-06-07 per la retarkivo Wayback Machine
  4. http://www.indiatogether.org/2006/mar/env-courser.htm