La bilenoj (aliaj nomoj: Blin, Bogos, Bilayn, Bilin, Balen, Beleni, Belen, BileinNord Agaw) estas hamita paŝtista etno en la nordo de la iama Imperio Etiopio. Ilia loĝregiono estas 1.200 metrojn alta altebenaĵo kaj montarlando, kiu etendiĝas ĝis 16 1/2° de norda latitudo, tie je terasoj malsuprenŝtupiĝas, en la oriento krute falas al la marbordebeno kaj en la okcidento malleviĝas al la ebeno Barka (Gash-Barka).

Bilenoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Tradicia bilena domo

La ĉefa rivero de la lando estas la Anseba (Ain-Saba), kiu fluas norden kaj nordokcidenten kaj unuiĝas kun la rivero Barka (nahr Baraka), kiu ankaŭ fluas norden.

La lando posedas riĉan flaŭron kaj faŭnon, gigantajn baobabojn, sikomorojn kaj tamarindojn, rinocerojn, elefantojn, bubalojn, antilopojn kaj porkojn, eĉ leonojn, leopardojn, sovaĝajn katojn, lupojn, ŝakalojn, hienojn, serpentojn kaj testudojn. La klimato nombriĝas al la plej mildaj en Afriko; la pluvsezono okazas dufoje jare, sed daŭras nur du monatojn.

La bilenoj unue pli detale konatiĝis per la sviso Werner Munzinger (1855 ĝis 1860) kaj la orientafrika ekspedicio sub Theodor von Heuglin (1861) samkiel per la vojaĝo de la duko Ernst de Coburg-Gotha (1862).

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti