Bilzingsleben

komunumo en Turingio, Germanio

Bilzingsleben [BILcingsle:bn] estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urbo kaj „landa“ komunumo Kindelbrück. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 669 loĝantojn.

Bilzingsleben
Blazono
Bilzingsleben (Germanio)
Bilzingsleben (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Komunumo Kindelbrück
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036375
Poŝtkodo 06578
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068004
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Matthias Bogk
Adreso de la administrejo Schulplatz 24
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 17′ N, 11° 4′ O (mapo)51.28111111111111.068611111111Koordinatoj: 51° 17′ N, 11° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 150 m
Areo 16,79 km²
Oficiala retejo http://www.bilzingsleben.de/
vdr

Arkeologia centro

redakti

Homo erectus bilzingslebenensis estas unu el la plej fruaj homaj trovaĵoj en centra kaj nordokcidenta Eŭropo. Nur la trovaĵoj en la anglia loko Boxgrove kaj en Mauer proksime de Heidelberg estas pli malnovaj. En 1818 la laboro de la paleontologo Ernst Friedrich von Schlotheim rezultigis la trovon de fosilia homa kranio surloke - kiu deplorinde ne konserviĝis. La sekvaj trovaĵoj, multaj ŝtonaj artefaktoj, ŝuldiĝas al Ewald Wüst de la Geologia Instituto de Halle (Saale) el la 1908-a jaro.

Nur en la jaroj 1972/73 Bilzingsleben respertis arkeologian sensacion. Ĉar tiam Dietrich Mania trovis la restaĵojn de prahistoria viro en la travertina roko de la malnova ŝtonminejo. Ĝis nun entute 28 kraniaj restaĵoj, dekstra malsupra mandibula ero kaj 9 individuaj dentoj de tiu frua homospeco estis trovitaj. Mania kaj lia esplorgrupo montris ke la fosilioj povas esti asignitaj al homo erectus surbaze de anatomiaj trajtoj. Estas okulfrapaj similecoj inter li kaj eltrovoj en la Valo de Olduvai respektive en Orienta Javo aŭ kun homo erectus pekinensis.

Eksteraj ligiloj

redakti
 
panoramo
 
la arkeologia ekspoziciejo