Bingerbrück estas ekde 1969 urboparto de Bingen am Rhein, kiu situas maldekstre de la rivero Nahe kaj de la Rejno. Ekzistas du pontoj al Bingen, inter tiuj la historia Drusus-ponto. En Bingerbrück komencas la Binger Wald (arbaro de Bingen kaj parto de la Soonwald). Ĝi estas granda arbara regiono.

Bingerbrück
Blazono
Bingerbrück (Germanio)
Bingerbrück (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Urborajtoj Bingerbrück (Bingen am Rhein )
Telefona antaŭkodo 06721
Poŝtkodo 55411
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 58′ N, 7° 53′ O (mapo)49.9658097.884073Koordinatoj: 49° 58′ N, 7° 53′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 80 m
Areo 2 km²
vdr

Historio redakti

Prahistorio redakti

Romia setlado ne estas certa, sed dum la konstruado de la fervoja linio en la 1850aj jaroj oni trovis tomban kampon.

Mezepoko redakti

 
ruino de la monaĥejo Rupertsberg kun Drusus-ponto

Hildegard von Bingen ekloĝis en 1150 kun 18 aŭ 20 monaĥinoj de la monaĥejo Disibodenberg en la de ŝi fondita monaĥejo Rupertsberg. Ĉi tie estiĝis la religia centro de la okcidento. La abatejo estis detruita dum la tridekjara milito en 1632 fare de la svedoj. La konvento sub la abatino Anna Lerch von Dirmstein disiĝis, kelkaj monaĥinoj iris al Kolonjo, aliaj al Majenco kaj Luksemburgo. La abatino revenis en 1636 de Kolonjo, restis mallonge en Bingen kaj iris en la monaĥinejo Eibingen. Ĝi ne sukcesis rekonstrui Rupertsberg, sed dum la unua koalicia milito inter la Unua franca respubliko, Prusio kaj Aŭstrio inter 1792 kaj 1797 ĉiu konstruaĵo de la monaĥinejo komencis detruiĝi.

 
“Hildegard-Gedächtniskirche“ en Bingerbrück

Post al Viena kongreso redakti

En la jaro 1816 Bingen fariĝis parto de la nova provinco Rejnhesio, kies limo estas la Rejno kaj Nahe tiu nova provinco apartenis al la grandduklando Hesio. La teritorio de Rupertsberg fariĝis parto de la prusa preĝejovilaĝo Weiler, kiu estis administrataj de la urbestrejo Waldalgesheim.

Konstruo de la fervojo redakti

 
memortabulo memore al la el Bingerbrück deportitaj judoj
 
bildo de Bingerbrück fotita de la monto Scharlachkopf

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Hundert Entwürfe aus dem Wettbewerb für das Bismarck-National-Denkmal auf der Elisenhöhe bei Bingerbrück-Bingen. Herausgegeben im Auftrag der Denkmals-Ausschüsse. Düsseldorfer Verlags-Anstalt, Düsseldorf, 1911. Digitalisierte Ausgabe der Universitäts- und Landesbibliothek Düsseldorf

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti