Biogradsko
Biogradsko (montenegre Biogradsko jezero) estas lago en municipo Kolašin, en norda Montenegro. Ĝi estas glacia lago, situanta sur monto Bjelasica, en nacia parko Biogradska Gora.
Biogradsko | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Kolašin, norda Montenegro | |
Speco de la lago | glacia lago | |
Ĉefaj fontoj | Rivero Biograd | |
Ĉefaj elfluoj | Jezerstica | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 42° 54′ 0″ N, 19° 36′ 0″ O (mapo)42.919.61094Koordinatoj: 42° 54′ 0″ N, 19° 36′ 0″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 1 094 m | |
Surfaca areo | 22,285 ha | |
Maksimuma longo | 870 m | |
Maksimuma larĝo | 261 m | |
Maksimuma profundo | 12,1 m | |
Averaĝa profundo | 4,5 m | |
Biograd situas en la koro de nacia parko Biogradska Gora, sur alto de 1094 m. Ĝi estas la plej granda kaj plej alloga lago el 7 glaciaj lagoj de la nacia parko. Ĝi havas areon de 228.500 m² kaj averaĝan profundon de 4,5 m.
La maksimuma profundo estas 12,1 m. La lago estas 870 m longa kaj 261 m larĝa. Ĝi estas plenigata de rivero Biograd, konstanta alfluanto, kaj de kelkaj torentoj. Ĝia elfluo estas Jezerstica.