Biomagnifiko estas teknika internacia termino uzata en kemio, ekologio kaj biologio por la procezo de bioakumulado de venena substanco (kia ekzemple la pesticido DDT). Tiu prezentiĝas laŭ malaltaj koncentroj en organismoj komence de la manĝoĉeno kaj laŭ pli altaj proporcioj dum oni ascendas en la manĝoĉeno. Tio signifas ke las predoj havas malplej koncentrojn de venenaj substancoj ol la predanto.
Tio estas konsekvenco de:

  • Pludaŭro de la substanco (ne povas esti detruita per mediaj procezoj)
  • Bioenergetiko de manĝoĉeno
  • Malalta aŭ (foresta) indico de interna degradado/forigo de la substanco (eĉ pro nesolveblo en akvo)

Ekzemple, hidrargo estanta en la Mediteraneo en malalta kvanto (kiel Metilhidrargo), produkto de industriaj forĵetaĵoj. Estas efike absorbita de algoj, sed ĝi estas malbone forigita.[1] La zooplanktono manĝas tiujn algojn, poste la nektono kaj poste grandaj fiŝoj. Ĉiu ajn viva estaĵo kiu manĝus tiujn, havos grandajn koncentrojn de hidrargo. Same, specioj kiaj spadofiŝoj, ŝarkoj aŭ birdoj, havas plej altajn koncentrojn ol tiuj kiuj estas eksponitaj rekte al tiu substanco (vidu ekzemple artikolon Hidrargo en fiŝoj).

Substancoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Croteau, M., S. N. Luoma, kaj A. R Stewart. 2005. Trophic transfer of metals along freshwater food webs: Evidence of cadmium biomagnification in nature. Limnol. Oceanogr. 50 (5): 1511-1519.