Birobiĝana Stelo (jide: ביראָבידזשאנער שטערן / Birobiĝaner Ŝtern) estas gazeto kiu aperas en Birobiĝano, en la Hebrea Aŭtonomia Provinco de Rusio. Ĝi estas kaj ruslingva kaj jidlingva. Ĝi aperas po du fojojn por semajno havante eldonokvanton de 5000 ekzempleroj.

Historio redakti

La gazeta historio komenciĝis en novembro 1930 kiel Organo de la administracio de la Hebrea Aŭtonomio, kiu estis establita samjare en aŭgusto. Multaj judoj, kiuj alvenis tiutempe en la eosto de Ruslando, regis nur la jidan, ne la rusan. Por tio gazeto jida necesegis. Por povi postvivi, ĝia unua eldoninto Jenkl Levin demandis pluan helpon fare de la ŝtato. Post la solvo de tipografiaj demandoj la unuan tempon ĝi aperis po tri fojojn por semajno kun eldonokvanto de 2000 ekzempleroj. La sekvinta eldonisto estis Heneĥ Kazakeviĉ, la patro de la verkisto Emanuel Kazakeviĉ. Kazakeviĉ mem ankaŭ ĵurnalistis. En la 7-a de majo 1934 estiĝis plirangiĝo administracia kaj de la regiono kaj de la gazeto. Venditis ĉirkaŭ 4000 ekzempleroj. Dum la Dua mondmilito la Birobiĝana Stelo estis kunfandita kun la ruslingva gazeto BIrobijanskaja Zvezda. La jidaĵoj havis apartan spacon ene de la gazeto. En majo 1945 la gazeto denove aperis sendepende. Kiel ĉiuparte en Sovetio estis post 1945 kontraŭjudismaj agadoj ankaŭ en la Aŭtonoma Provinco. Parto de la redaktistaro, kiun estris la verkisto Bozi Miler, estis arestita. La gazeto malpermesitis en 1949. En 1952 ĝi povis denove aperi. En 1961 fonditis en Moskvo la jidlingva gazeto Soveta Patrujo (Sovjethajmat). En 1980 la Stelo ricevis fare de la sovetia registaro premion okaze de la datreveno fondiĝa. Meze de la 1980-aj jaroj fariĝis ĝia eldonisto Leonid Ŝkolnik, sub kiu la gazeto iĝis renomita kulturgazeto prijudisma por la tuta lando. Unu eldono posemajne entenis literaturajn paĝojn. Verkis multaj por la gazeto originantaj de ekster la Aŭtonoma Provinco.

Nuntempa situacio redakti

Ekde 1991 ekzistis eldono merkreda kaj vendreda; ĝi aperis en gazeto kie estis ankaŭ ruslingvaj kaj anglalingvaj artikoloj. Daŭre oni plenigis multajn artikolojn per historiaĵoj kaj kulturaĵoj judaj. Tiu situacio necesis ĉar oni rimarkis ke la konoj de la jida lingvo inter judoj malkreskis pli kaj pli. Aldone la judoj mem estas eta malplejmulto ene de Hebrea Aŭtonomio. En 2009 estiĝis kunfandiĝo kun ruslingva gazeto definitive.

Eksteraj ligiloj redakti