La rojo Blümelsbach estas ĉ. 10 km longa alfluanto de la rojo Felsalb en okcidenta Palatinato, en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Lun siaj malgrandaj flankrojoj ĝi senakvigas la urban teritorion kaj la okcidentan ĉirkaŭejon de Pirmasens.

Blümelsbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio, Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 10 km
Fluo
Fonto en Pirmasens sub la ponto „Streckbrücke“
- Alteco super marnivelo 316 m
Enfluejo apud Nünschweiler en la rojon Felsalb
- Alteco 240 m
Geografio
Trairataj urboj Pirmasens
vdr

Riverfluo redakti

La rojo fontas en Pirmasens sub la 60m alta ponto Streckbrücke. Unue ĝi flosas norden post la urboparto Gersbach ĝi turniĝas okcidenten kaj pasas la urboparton Hengsberg. Tra la valo Blümelstal preter la urboparto Windsberg la rojo atingas la muelejon Rothmühle. Mallonge malsupre de la muelejo ĝi enbuŝiĝas de dekstre en la rojo Felsalb, kiu mem fluas en la rivereton Hornbach, alfluanto de la rivero Schwarzbachs.