Blaĥerna palaco

Restoj de la muroj de la Blaĥerna palackvartalo.

La Blaĥerna palaco (greke: Βλαχερναί; turke: Blaherna Sarayı) estis palaca kvartalo en la nordo de Konstantinopolo inter la Ĥora-kirko, la Adrianopola pordego kaj la Ora Korno.

Rezidejo imperiestraRedakti

Fondite dum mezbisanca tempo far imperiestro Manuelo la 1-a Komneno en la 14-a urboparto, la palaco en la kuro de la tempo pli kaj pli grandiĝis. Ĝi uzitis jam antaŭ 1204 palace. Post la elrabado de la urbo en 1204 okaze de la 4-a Krucmilito ĝi iĝis la oficiala sidejo de la Latinaj imperiestroj. Kiam Mikaelo la 8-a renovigis en la 1261-a jaro la Bizancan imperion, la kortego translokiĝis en la Granda palaco proksime de la hipodromo kaj de Hagia Sofia. Sub la regado de lia posteulo Androniko la 2-a la Blaĥerna palaco iĝis oficiala rezidejo ĉar la Granda palaco intertempe tro multe kadukiĝis kaj malpermesis dignan enloĝadon. La lasta imperiestro Konstantino la 11-a mortis batalante kun la glavo enmane kiam la trupoj de Mehmedo la 2-a atakis la urbon ĝuste tie, kio faciligitis pro la neintencite malfermita pordeto Kerkoporta.

PriskriboRedakti

Sur surfaco de 2 km² la palaca kvartalo kovris teritorion de la Teodosiaj muregoj ĝis la muroj de Heraklio. De la tuto impona konserviĝis nur kelkaj eroj. Post la konkero de la urbo fare de la osmanidoj la palaco estis forlasita kaj kadukiĝis plene. Ĉiu imperiestro aldonis al tiu ĉi palaco laŭbezone novajn konstruaĵojn kaj kompleksojn, kiuj ricevis la nomon de la mendinto. Dum la fina venko de la osmanida armeo la areo konsistis ĉefe el la sekvontaj konstruaĵoj:

Komnena palacoRedakti

La fortimpresa palaco de Aleksio la 1-a el la Komnena dinastio karakterizas la regionon de ĉe la Ora korno kaj parton de la urbo. Al la ĉefa konstruaĵo, kie estis la imperiestraj loĝejoj, la tronsalonego kaj la akceptejoj, unuiĝis okcidente alia konstruaĵo kun akcepto-salonoj. Post 1453 ĝi iĝis malliberejo, kies tri etaĝoj havis 12 prizonhalojn. Surloke estas hodiaŭ la moskeo Ayvaz Efendi kaj la ruino de la monaĥejo Emin Buhari.

Anastasia palacoRedakti

Bedaŭrinde la akurata situo de tiu ĉi palaco jam ne povas esti eltrovita.

Porfirogenita palacoRedakti

Tiu ĉi palaco de inter la pordegoj Edirnekapı kaj Eğrikapı konstruitis dum 1261-91 sur fundamentoj el la 10-a jc. Tiu palaco estas la ununura sekulara atesto de bizanca arkitekturo kiu konservitis ĝis hodiaŭ en Istanbulo.

Blaĥerna kirkoRedakti

La Blaĥerna-kirko sub la patroneco de la Dipatrino (greke: Θεοτόκος των Βλαχερνών estis pro la proksimeco al la imperiestra palaco la du plej grava preĝejo en Konstantinopolo. Unua kirka konstruaĵo konstruitis en 452 fare de la imperiestrino Aelia Pulcheria por konservi la tombejtukojn de la Virgulino (ortodoksa festo de la depono de la tolaĵon de Mario antaŭ ŝia ĉieliro; memortago la 2-a de julio). En 473 Leono la 1-a la Traco komisiis la arkitektojn konstrui novan kirkon proksime de la Pulcheria-kapelo, kiu nomitis de Sankta Mario blaĥerna. Ekde la 5-a jc konservitis tie ĉi la maforion, longa blua vualigo de siriaj virinoj kiun laŭleĝende portis la Virgulino.

Turo de AnemasRedakti

Ĝi nomiĝis laŭ Mikaelo Anemas, membro de la imperiestra dinastio, kiu arestitis tie ĉi. La prizono poste plibeliĝis per arboj. Restojn de tiuj ĝardenoj videblas ĝis hodiaŭ. De aŭgusto 1376 ĝis junio 1397 vivis malliberigite tie ĉi imperiestro Johano la 5-a kaj lia filo Manuel la 2-a.

Turo de Isaak AngelosRedakti

La nomo donita post 1204 estas memore de imperiestro Isaak la 2-a, kiun oni malliberigis tie ĉi. La ruinoj ja visiteblas.

KastellionRedakti

De tiu malgranda gvatfortreseto oni povis gvardi la blaĥernan pordegon. La remparoj havis kvar grandajn kaj tri pli malgrandajn turojn.

Blaĥerna pordegoRedakti

Unue ĝi estis simpla urbopordego. Pli malfrue rajtis uzi ĝin lia imperiestra moŝto ekskluzive, kiam la blaĥerna palaco iĝis loĝejo de la reganto.

Eksteraj ligilojRedakti