La Torre (Ávila)

(Alidirektita el Blacha)

La Torre [laTOre] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo La Torre estas komprenebla kiel La Turo.

La Torre
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 223  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 4° 58′ U (mapo)40.589166666667-4.9652777777778Koordinatoj: 40° 35′ N, 4° 58′ U (mapo) [+]
Alto 1 130 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Torre (Provinco Avilo)
La Torre (Provinco Avilo)
DEC
La Torre
La Torre
Situo de La Torre
La Torre (Hispanio)
La Torre (Hispanio)
DEC
La Torre
La Torre
Situo de La Torre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Torre, Ávila [+]
vdr
La Torre en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
La Torre.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Blacha, Balbarda, Guareña, Oco, Sanchicorto kaj La Torre; ĝi okupas totalan areon de 58,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 219 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed akiris 350 en la 1980-a jaroj pro aligo de najbaraj loĝlokoj; tamen ekde tiam perdis saman kvanton pro elmigrado kaj maljuniĝo. Ĝi distas 27 km de Avilo, provinca ĉefurbo, sur la Valo Amblés kaj 1129 metrojn super marnivelo.

Ĝi limas kun San Juan del Olmo, Valdecasa, Narrillos del Rebollar, Sanchorreja, Padiernos, Muñana, Santa María del Arroyo, Muñogalindo, Muñotello, Narros del Puerto, La Hija de Dios kaj Solosancho. Tra la teritorio fluas la rivero Adaja kaj ĝiaj alfluantoj Aulaque, Hija, Paradillo aŭ Blasco, Merdero kaj Pascuala. Trajtoj de klimato estas ŝtormoj somere (inundo en 1960-aj jaroj detruis la ponton) kaj granda neĝofalo vintre.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kuirarto). Nuntempe produktado de viando estas grava rimedo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti