Blaha Lujza tér (metrostacio)
La Blaha Lujza tér (=Placo Blaha Lujza) estas signifa subtera metrostacio en Budapeŝto. La nomo devenas de la placo, kie haltas la metroo, Lujza Blaha estis signifa aktoro, konata kiel najtingalo de la nacio.
Blaha Lujza tér | |||||||
Rulŝtuparoj el la subirejo al la subtera kajo | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Hungario | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 29′ 48″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)47.49666719.07Koordinatoj: 47° 29′ 48″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | subtera | ||||||
Kajoj | 1 insula | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 2-a de aprilo 1970 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||
Historio
redaktiEn la fruaj 1950-aj jaroj oni komencis konstrui tiun ĉi etapon, sed post kelkaj jaroj pro politikaj kaj teknikaj problemoj la laboro stagnis dum pluraj jaroj. Ĝuste super la subtera stacio troviĝis Nacia Teatro, sed laŭ decido de la inĝenieroj en 1964 oni eksplodigis ĝin. Meze de la placo oni konstruis subirejon, kie la metroo estas atingebla pere de 3 rulŝtuparoj, unu funkcias al malsupro, la dua al supro, la tria laŭ neceso. Tiu ĉi itinero estis inaŭgurita en 1970, sed post 2 jaroj jam la tuta linio funkciis. En 2004 ĝi estis tute renovigita, ankaŭ la stacidomo ricevis novan aspekton. Ĝis 2012 la vagonoj devenis el Sovetunio, poste trafikas vagonoj de Alstom, eĉ jam sen ŝoforoj.
Kontaktoj
redaktiEn la placo pluraj hoteloj funkcias, krome estas grandvendejo kaj Malsanulejo Rókus. La pasaĝeroj povas elekti ankaŭ tramojn kaj aŭtobusojn.
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti-
Konstruado de la subirejo en la placo
-
Foriras sovetia vagono
-
La meza kajo