Keleti pályaudvar (metrostacio)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stacidomo Keleti. |
La Keleti pályaudvar [pÁjaudvar] (=Stacidomo Orienta) estas grava metrostacio, eĉ metronodo en Budapeŝto. Tie renkontiĝas 2 metrolinioj M2 kaj M4. La stacio troviĝas sub Placo Baross.
Keleti pályaudvar | |||||||||||||
Komuna enirejo de ambaŭ metrooj | |||||||||||||
Situo | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lando | ![]() | ||||||||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||||||||
Geografia situo | 47° 30′ 1″ N, 19° 4′ 54″ O (mapo)47.500319.0817Koordinatoj: 47° 30′ 1″ N, 19° 4′ 54″ O (mapo) | ||||||||||||
| |||||||||||||
Ecoj | |||||||||||||
Tipo | subtera | ||||||||||||
Kajoj | 1 insula | ||||||||||||
Historio | |||||||||||||
Malfermo | 2-a de aprilo 1970 ![]() 2014 ![]() | ||||||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto ![]() | ||||||||||||
Trafikanto | BKV | ||||||||||||
| |||||||||||||
HistorioRedakti
Ekde 1950 oni komencis konstrui la 2-an metrolinion en Budapeŝto, sed post jaroj pro financaj problemoj la konstruado paŭzis. Nur en la sekva jardeko komenciĝis denove la konstruado. La unua itinero estis inaŭgurita en 1970, post 2 jaroj jam la plena linio funkciis. En 2005 plenaj renovigaj laboroj okazis.
La stacio havas 2 enirejojn, la unua estas aparta kun kontakto al la subirejo, la alia havas komunan enirejon kun la linio M4.
En 2014 la menciita M4 linio ekfunkciis, tie estas la provizora finhaltejo. Pro financaj kaj politikaj problemoj la linio ne estas plukonstruita al Zugló. Ankaŭ tiu stacio havas 2 enirejojn, la unua estas aparta kun kontakto al la subirejo, la alia havas komunan enirejon kun la linio M2.
KontaktojRedakti
Estas kontaktoj al vagonaroj, tramoj, aŭtobusoj, troleoj, la aŭtoj trovas parkumejon ĉe Stacidomo Keleti.
Vidu ankaŭRedakti
FontojRedakti
3 rulŝtuparoj, unu funkcias al malsupro, la dua al supro, la tria laŭ neceso