Puskás Ferenc Stadion (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto

La Puskás Ferenc Stadion (=stadiono Ferenc Puskás) estas subkrusta metrostacio en Budapeŝto. La nomo venis de la stadiono, kiu en 2017 estas plene malkonstruita, sed estas komencoj konstrui pli novan. Komence la oficiala nomo estis Népstadion (1970-2003), poste Stadionok (2003-2011).

Puskás Ferenc Stadion
Perona foto pri la metrostacio
Perona foto pri la metrostacio
metrostacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 3″ N, 19° 6′ 0″ O (mapo)47.500719.1Koordinatoj: 47° 30′ 3″ N, 19° 6′ 0″ O (mapo)
Puskás Ferenc Stadion (Budapeŝto)
Puskás Ferenc Stadion (Budapeŝto)
DEC
Puskás Ferenc Stadion
Puskás Ferenc Stadion
Puskás Ferenc Stadion
Situo de Puskás Ferenc Stadion
Map
Puskás Ferenc Stadion
Ecoj
Tipo subterkrusta
Kajoj 2 insulaj
Historio
Malfermo 1970
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Pillangó utca Keleti pályaudvar
vdr
Nova metrovagono en la metrostacio

Historio redakti

En 1950 oni komencis konstrui tiun ĉi etapon, sed tiam laŭ la planoj tie estintus komuna finhaltejo de metroo kaj interurba tramo. Post negravaj laboroj plene haltis la laboro, nur ĝ estis inaŭgurita en 1970. Intertempe ankaŭ la planoj ŝanĝiĝis, estis tempo, kiam oni projektis branĉan linion al Kőbánya, fine oni konstruis tie simplan stacion. Tamen restis 4 paralelaj reloparoj. En 2005 plenaj renovigaj laboroj okazis. Ĝis 2012 la vagonoj devenis el Sovetunio, poste pli modernaj vagonoj trafikas de Alstom, eĉ jam sen ŝoforoj.

Stacidomo redakti

La stacidomo situas ĉe vojkruciĝo de avenuo kaj bulvardo. El la Keleti pályaudvar (metrostacio) la linio alvenas el tunelo, sed en proksimeco de Puskás Ferenc Stadion ĝi kuras jam sub la terkrusto. La stacio havas ambaŭdirekte po unu en/elirejojn. La pasaĝeroj unue sekvas ŝtupojn ĝis vestiblo, kie estas aŭtomatoj pri aĉeto de biletoj, poste denove sekvas pli nova ŝtuparo jam al la peronoj. Estas 2 apartaj insulaj peronoj, ambaŭ peronoj servas 2 trakojn. La eksteraj trakoj estas ĉiam la funkciaj trakoj, la mezaj du trakoj estas porokazaj trakoj. Okazas ofte, ke dum malforta trafiko sufiĉas malofta sekvo de la vagonoj. Se alvenas granda amaso ekzemple el la stadiono, estas metrovagono en porokaza trako, kiu tuj povas ekfunkcii. Do, tiu stacio estas samtempe provizora finstacio.

Ekstere sur la plena stacio administracia domo funkcias por la trafikiloj de Budapeŝto.

 
Skizo pri metrostacio Puskás Ferenc Stadion

Kontaktoj redakti

Tuj apud la stacio granda finhaltejo pri interurbaj (provincaj) aŭtobusoj funkcias kun parkumejo por aŭtoj. Iom for diversaj sportejoj, stadionoj funkcias. Laŭ la bulvardo tramo, laŭ la avenuo kaj en proksima strato troleoj kaj aŭtobusoj trafikas.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti