Pillangó utca (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto

La Pillangó utca (=strato Pillangó) estas surfaca metrostacio en Budapeŝto. La nomo venis de la strato, kie haltas la metroo. Tiu stacio havas la plej malgrandan trafikon en la metrolinio M2.

Pillangó utca
Interna foto pri la metrostacio
Interna foto pri la metrostacio
metrostacio • stacio sur tera surfaco
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 4″ N, 19° 7′ 12″ O (mapo)47.501119.12Koordinatoj: 47° 30′ 4″ N, 19° 7′ 12″ O (mapo)
Pillangó utca (Budapeŝto)
Pillangó utca (Budapeŝto)
DEC
Pillangó utca
Pillangó utca
Pillangó utca
Situo de Pillangó utca
Map
Pillangó utca
Ecoj
Tipo tersurfaca
Kajoj 2 flankaj
Historio
Malfermo 1970
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Örs vezér tere Puskás Ferenc Stadion
vdr

Historio redakti

En fino de la 1960-aj jaroj oni komencis konstrui tiun ĉi etapon. La unua itinero estis inaŭgurita en 1970. Por ŝpari monon, tiu ĉi parto estis konstruita laŭ la surfaco al la sekva finhaltejo. El la alia direkto tie finiĝas la subkrusta tunelo. Ĉe la stacio estas relaj kontaktoj al la riparejo kun remizo, krome al la trajna reto. En 2005 plenaj renovigaj laboroj okazis, ankaŭ la stacidomo ricevis novan vizaĝon. Ĝis 2012 la vagonoj devenis el Sovetunio, poste pli modernaj vagonoj trafikas de Alstom.

Akcidento redakti

En 2016 ĉi tie okazis ĝis tiam la sola amasakcidento de la metroo. Alvenis nova vagonaro el la finhaltejo, sed en la stacio ne foriris la alia vagonaro. La metrostiristo bremsis, poste uzis la tujbremson, sed la vagonaro glitis kun starantaj radoj 23 sekundojn. Okazis puŝiĝo, 10 pasaĝeroj vundiĝis, sed ne tro grave.

Stacidomo redakti

La stacidomo situas laŭ ĉefvojo, en la alia flanko konkursejo pri ĉevaloj kuŝas. La konstruaĵo estas tre simpla, meze estas la reloj, apude po unu kovritaj kajoj troviĝas. Por atingi la kontraŭan kajon oni konstruis superirejon (kvazaŭ kovritan ponton) kun ŝtuparoj. Depost 2005 2 liftoj servas por handikapuloj.

Kontaktoj redakti

Apud la stacio parkumejo funkcias ekde 2006 por 121 aŭtoj. Nur estas unudirekta kontakto kun aŭtobusoj. La pasaĝeroj venas de loĝkvartalo situanta laŭ la strato.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti