Blake kaj Mortimer

(Alidirektita el Blake & Mortimer)

Blake kaj Mortimer estas bildstrio de Belgio kreita de Edgar Pierre Jacobs. La unua aventuro de la du britaj herooj, Le secret de l'espadon, estis lanĉita en la unua numero de la revuo Tintin en 1946. Poste venis Le mystère de la grande pyramide, La marque jaune, L'énigme de l'Atlantide, S.O.S. Météores, Le piège diabolique, L'affaire du collier kaj Les 3 formules du professeur Sato (unua parto).

Blake kaj Mortimer
bildliteraturo serio
Kreita de Edgar P. Jacobs
En TTT Oficiala retejo
Informoj
vdr

Bedaŭrinde, E.P. Jacobs mortis antaŭ la finpretigo de la dua parto de ĉi tiu aventuro, kaj la dua parto estis findesegnita de Bob de Moor.

Kelkajn jarojn poste, la serio estis relanĉita, kun du teamoj : Jean Hamme kaj Ted Benoit (L'affaire Francis Blake, L'étrange rendez-vous), kaj Yves Sente kaj André Juillard (La machination Voronov, Les sarcophages du 6ème continent).

Blake kaj Mortimer en muro de Bruselo

Dum siaj aventuroj, Sir Francis Blake, oficiro de la Britaj sekretaj servoj kaj

Philip Mortimer, sciencisto, fakulo pri nuklea fiziko, ofte devas batali kontraŭ la fifama kolonelo Olrik. La mikso inter scienco kaj fantazio, la preciza desegnarto de Jacobs estas la ĉefaj kialoj por la sukceso de tiu serio.

Eksteraj ligiloj redakti