Edgar P. Jacobs

Edgar Félix Pierre Jacobs (la 30-a de marto ‏, 1904 - la 20-an de februaro 1987), konata sub la plumnomo Edgar P. Jacobs, estis belga komiksa artisto kaj pentristo, kiu estas konsiderita unu el la fondopatroj de belgaj bildstrioj, plejparte dank'al siaj Blake kaj Mortimer komiksaj serioj kaj lia fruktodona kunlaboro kun Hergé [1].

Edgar P. Jacobs
Persona informo
Naskonomo Edgard Félix Pierre Jacobs
Naskiĝo 30-an de marto 1904 (1904-03-30)
en Bruselo, Province of Brabant,  Belgio
Morto 20-an de februaro 1987 (1987-02-20) (82-jaraĝa)
en Lasne, Province of Brabant,  Belgio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Alia nomo Edgar P. Jacobs vd
Okupo desegnisto de bildrakonto • kolorigisto • operkantisto vd
Verkado
Verkoj Blake kaj Mortimer ❦
Le Rayon U vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Jacobs estis ia multfaranto. Ekzemple, li laboris dum kvinjara periodo en la 1930-aj jaroj kun opero kiel baritona kantisto ĉe la Opéra de Lille.

Aldone al sia propra Blake kaj Mortimer (ilustritaj fare de Jacobs 1946-1972; poste transprenite per aliaj) kaj asistanto desegnante Tinĉjon, li ankaŭ produktis belgan aprobitan version de Blixt Gordon [2]. Krome, li faris la memstaran albumrakonton Le Rayon U ( La U-radio).

En kontrasto, la produktado de la ĉefa serio de Jacobs ne estis precipe lerta. Dum tri jardekoj, nur dek Blake kaj Mortimer -albumoj estis produktitaj de la plumo de Edgar P. Jacobs. La serio, kiu estas aventurserio kun elementoj de krimromano kaj Jules Verne inspirita sciencfikcio, estis karakterizita per granda ŝato por detaloj kaj multvorta prozo. Multaj franc-belgaj karikaturistoj de postaj generacioj estis influitaj per la stilo de Jacobs, inkluzive de kelkaj gravaj nomoj de la 1980-aj jaroj el la "klara linio" lernejo.

Jacobs en kulturo redakti

Edgar P. Jacobs figuras en iomete kaŝvestita formo - kaj tre envolvita kondiĉo - en la Tinĉjo albumo Pharaoh's cigars. Sur paĝo 8 de la redesegnita versio (origina 1955 franca eldono) li aperas kiel mumio numero 14 en la tombo de Kih-Oskh. Jacobs estas prezentita ĉi tie kiel la egiptologo "EP Jacobini", kompleta kun okulvitroj kaj la ofte fotita bantkravato de Jacobs.

Referencoj redakti

  1. de Grand Ry, Michel. (1986) “E.P. Jacobs”, Le livre d'or de la bande dessinée. Brussels: Centre de la bande dessinée Belge, p. 16–17.
  2. . Tintin année 1946 (france).

Eksteraj ligiloj redakti