Bantokravato
Bantokravato, bantkravato[1], papilia kravato[1] aŭ papilikravato estas tipo de kravato kiu estas portata ĉefe de viroj sur la kolumo de ĉemizo. La nomo venas de la formo, kiu similas al banto aŭ papilio (kiel ŝunodo).
La bantokravato konsistas el rubando (ofte farita el silko, sed ankaŭ el katono aŭ poliestero) kiu estas bantigita ĉirkaŭ la kolo. La rubando finas je ambaŭ ekstremaĵoj en banto, pro kio la kravato post la bantigo ekhavas papiliecan formon. Nuntempe oni portas ĝin ĉefe dum paradaj festoj: nigra ĉe smokingo ("nigra kravato") kaj blanka ĉe frako ("blanka kravato"). Unuopuloj portas bantokravaton ĉe kompletoj ĉe kiu la plejmulto de la sinjoroj portas normalan kravaton.
Konataj portantoj kaj portintoj de bantokravato estas Albert Schweitzer, Winston Churchill kaj Elio Di Rupo
Blanka bantokravato ĉe frako
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 Erich-Dieter Krause. (2007) Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Helmut Buske Verlag. ISBN 978-3-87548-466-3., paĝo 467, kapvorto Fliege