Blankaflugila penelopo
La Blankaflugila penelopo aŭ Blankaflugila jakuo (Penelope albipennis) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.
Blankaflugila penelopo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankaflugila penelopo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Penelope albipennis (Taczanowski, 1878) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Tiu specio loĝas en Lambajeko, Kaĥamarko kaj Piura, en nordokcidenta Peruo. Tiu estas mezgranda kracedo, 70 cm longa, kaj simila laŭ ĝenerala aspekto al meleagroj, kun fajnaj koloj kaj malgrandaj kapoj.
Tiu birdo havas malhelbrunan plumaron kun blankaj unuarangaj tre kontrastaj kaj rimarkindaj dumfluge, kiuj estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo. Ĝi havas palan makulecon ĉe kolo, supra brusto kaj flugilkovriloj. Ĝi havas etendan, nudan ruĝan gorĝon kaj duoblaloban mentonsakon, bluan bekon kun nigra pinto, kaj purpuran vizaĝan haŭtaĵon ĉirkaŭokulan. Ties voĉo estas tre profunda, aspra oĥ..oĥ...oĥ, ĉefe dum la reprodukta sezono.
Tiu birdospecio estas draste endanĝerita pro akra perdo de taŭga habitato, kaj ankaŭ estas ĉasata por manĝo. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 350 individuoj. La Naturrezervejo Lakipampo kaj la Asocio Crax 2000 estis kreita specife por protekti tiun specion. La plej granda populacio nune troviĝantas en la privata konservareo Ĉapari en Lambajeko kie ĝi estis sukcese reenmetita kaj nune survvias laŭ komunuma protektado. Crax 2000 faras ankaŭ laŭdindan laboron por plue repopulacii la specion en Olmos, Lambajeko.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- [1] ĉe Neotropical Birds
- BirdLife Data Factsheet Arkivigite je 2008-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Blankaflugila penelopo, filmetoj ĉe Internet Bird Collection
- Blankaflugila penelopo, sonoj ĉe xeno-canto.
- Poŝtmarkoj (el Peruo—2 eldonoj)
- Fotaro de Blankaflugila penelopo VIREO
- Chaparri Reserve Arkivigite je 2018-04-01 per la retarkivo Wayback Machine pri Konservoprojektoj ĉe naturrezervejo Ĉapari
- Asociación Crax 2000 Arkivigite je 2011-02-27 per la retarkivo Wayback Machine pri Reproduktado kaj Konservoprojektoj en Olmos, Lambajeko