Blankvanga sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj. Ili estas kune kun la amerika Karolina sito la ununuraj membroj de la sitoj kiuj ne havas nigran traokulan strion, sed la tutan vizaĝon blankan.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvanga sito


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sito Sitta
Specio: Blankvanga sito Sitta leucopsis
Gould 1850
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Illustraĵo fare de John Gould kaj H. C. Richter

Ĝi estas 13 cm longa birdo, ne nur kun blankaj vangoj, kiel la nomo sugestas, sed ankaŭ kun tre blankaj vizaĝo, mentono, gorĝo kaj brusto, dum la resto de subaj partoj nome ventro kaj flankoj estas ruĝecaj kiel ĉe aliaj sitoj; supraj partoj estas nigra krono kaj ĉefe malhelgrizaj kun blueca nuanco. La subvosto montras blankan horizontalan strion. La kontrasto inter la malhelaj supraj partoj kaj la blankaj vizaĝo kaj subaj partoj estas pli markita ĉe tiu specio ol ĉe aliaj sitoj. Ne estas traokula strio.

Disvastiĝo redakti

 
Blankvanga sito (Sitta leucopsis)

El Orienta Afganio al okcidenta Nepalo kaj okcidenta Ĉinio
(10 milionoj).[1] Ties natura habitato estas borealaj arbaroj kaj moderklimataj arbaroj.

Nutrado redakti

Ili manĝas insektojn, kiujn ili serĉas sur arbotrunkoj kaj branĉetoj.

Vivmaniero redakti

Ili estas solecaj birdoj.

Reproduktado redakti

Ili nestumas en arbotruoj.

Notoj redakti

  1. Harrap & Quinn (1996) p148–80 "White-cheeked Nuthatch"

Referencoj redakti

Libroj redakti