Blastoĥorio apartenas al la vegetativaj disvastigmeĥanismoj de planto. La lantoj formas stolonojn, kiuj servas al la vegetativa multigado.

bulberoj de ajlo; ĝi estas blastoĥoria planto

Kelkaj plantoj, ekzemple la ĝardenfragoj kaj la arbaraj fragoj kapablas formi kelkmetrajn supergrundajn stolonoj. Tiuj formas adventivradiko kaj novan plantidon. herbeja kardamino formas en la rosetaj folioj bulbiloj,el kiu estiĝas junaj plantoj. La blastoĥia disvastigo esta por multaj plantoj kromstrategion. Arbaraj fragoj ekzemple multiĝas per la manĝado de la plurfruktoj, sur kiu troviĝas nuksetoj, kiujn bestoj manĝas kaj transportas certan distanson (endoĥorio). herbej kardamino disvastiĝas ĉefe per Balistoĥorio, t. s. per disigo de la semoj. Kelkfoje la fruktoj ne fariĝas maturaj, ĉar la klimato ne estas konvena. Tiam tiu formo de la mutigado garantias la pluekziston de la specio.

Tiu disvastigomeĥanismo estas subformo de la aŭtoĥorio. Ĝi estas tipa al multaj trudherboj, ekzemple ĉe kviko kaj kampa konvolvulo.apud la herpoĥorio, la baroĥorio kaj la balistoĥorio,

Al la blastoĥoriaj palntoj apartenas ankaŭ planto, kiuj multobligas sin per bulberoj, ekzemple ajlotulipo.

Blastoĥorio estas tre grava en hortikulturo, ĉar tie oni praktikas ofte la multobligadon de planoj per stikaĵoj aŭ metodoj de la vegetativa multigado.

Kalanchoe daigremontiana folio

Tre ekstreman formon posedas la genro Kalanchoe. Tiu planto kapablas formi el ĉiu foliparto novan plantidon kaj ankaŭ planton post terenfalo de la nova folio.