Blazono de Franca Gujano

(Alidirektita el Blazono de Franca Gviano)

La blazono de Franca Gujano, transmara regiono kaj departemento de Francio en Sudameriko, konsistas el blazonŝildo dividata en tri partojn:

  • En la supra parto antaŭ blua fono videblas tri heraldike orkoloraj lilifloroj specife tipaj por Francio ("Fleur-de-Lys"). Super ili videblas la jara nombro 1643, la jaro en kiu Franca Gujano iĝis parto de Francio.
Blazono de Franca Gujano
Oficiala versio de la blazono de Franca Gujano
Oficiala versio de la blazono de Franca Gujano
Uzata ekde:
vdr
  • En la meza parto antaŭ ruĝa fono videblas boato plena je oro - simbolo por la landa riĉeco.
  • La suba parto proksime estas interligita kun la meza, ĉar ĝi reprezentas verdakvan riveron sur kiu naĝas la boato. En la rivero videblas tri floroj de nimfeoj.