La blazono de la urbo Liono, plej antikva ĉefurbo de Gaŭlio, reflektas la historion de la urbo tra la diversaj periodoj kiuj datiĝas de 1859, kaj estas la sama kiel dum la Antikva Reĝimo.

Blazono de Liono


Tiu blazono estas priskribita tiel : « Gorĝa kun arĝenta leono, kun lazura kapo ŝarĝita per tri oraj lilifloroj[1]».

Ornamaĵoj redakti

 
Blazono kaj militkrio de la urbo Liono.
 
Reprezentado de la blazono de la urbo Liono kun du anĝeloj en tenantoj[2]

La ornamaĵoj ne estas laŭvorte parto de la blazono, kvankam ankaŭ ili estis kodigitaj. Ili situas ĉirkaŭ la blazono. Tiuj de Liono estas:

  • La mura krono, simbolo de fortikaj urboj.
  • La militkrio: «Avant, Avant, Lion le melhor!» (en la arpitana lingvo)
  • La devizo: «Virtute duce, comite fortuna» («Gvidita per kuraĝo, kun fortuno kiel kamarado»)

La deveno de la leono de la blazono de Liono redakti

Kvankam la vortoj ‘Liono’ kaj ‘leono’ prononciĝas same en la francan, la nomo de la urbo Liono ne havas rilaton kun la besto. Aliflanke, la vorta simileco influas la fakton ke la leono estas simbolo de la urbo (Laŭnomaj blazonoj).

Referencoj redakti

  1. priskribo de blazonoj en esperanto
  2. Archives historiques et statistiques du département du Rhône, Tome VII, paĝo. (fr)