La blazono de Nauro fontis el la jaro 1968, kiam la teritorio deklaris sian ŝtatan sendependecon. Oficiale la blazono ekuziĝis komence de la 1970-aj jaroj.

Blazono de Nauro
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1968
vdr

Priskribo redakti

La blazonŝildo estas dividita je supro kaj subo, kaj en la suba parto ankoraŭfoje duonigita.

  1. En la supra blazonoparto sur ora teksita fono arĝente bildiĝas la ĥemia simbolo por fosforo.
  2. En la suba heraldike maldekstra blazonoparto sur arĝenta fono videblas nigra fregatedo, kiu sidas sur stango super bluaj maraj ondoj.
  3. La heraldike dekstra suba blazonoparto havas bluan fonon kaj montras branĉon kun folioj de la planto Calophyllum inophyllum.

La ŝildo estas ĉirkaŭata de insignoj de la tribestroj, kiujn ili portis okaze de tradiciaj festoj – ŝnuroj el palmobranĉoj, plumo de fregatedo kaj ŝarkaj dentoj.

La arĝenta stelo supre centre de la ŝildo estas transprenita de la flago de Nauro. La banderolo super tio portas la insulan nomon en mikronezia naura lingvo: Naoero.

Dua banderolo sub la ŝildo portas la moton de la respubliko Nauro anglalingve:

God's Will First
(La dia volo unue)

Simboleco redakti

La teksita fono simboligas la loĝantaron de Nauro, la fregatedo la lokan faŭnon kaj la planta branĉo la flaŭron. La kemia simbolo por fosforo la minadon pri fosfatoj.