Blazono de Palaŭo

La blazono de Palaŭo enkondukiĝis en 1955. Ĝi samtempe estas la sigelo de la Palaŭa Nacia Kongreso.

Blazono de Palaŭo
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1955
vdr

Priskribo redakti

La sigelo devenas el la jaro 1955 kaj similas al la antaŭa sigelo de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj, kiu ekzistis ekde 1947 kaj en 1952 de la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj estis donata al Usono.

La blua-blanka sigelo montras tradician kunvenejon, en kiu kolektiĝas la tribaj reprezentantoj kaj kie okazas la komunaj festoj. La 18 stonoj sub la kunveneja domo reprezentas la 18 respublikojn, kiuj kune konsistigas Palaŭon.

Sur la ringo, kiu ĉirkaŭas la blazonon, videblas la nomo de la respubliko Palaŭo - en la supra duono en la palaŭa lingvo kaj en la suba duono en la angla:

Olbiil era Kelulau
Republic of Palau