Blefarito estas inflamo de palpebro, aŭ pli ekzakte, de la palpebra rando, tre ofta ĉe infanoj, sed ankaŭ konstatebla en ĉiuj aĝoj. Ĝiaj ĉefaj kaŭzoj estas nefavora higiena medio, manko de pureco, kronika konjunktivito, perturboj de la larma aparato, maldormado, nebona korpa kondiĉaro, neĝustitaj refraktaj difektoj (precipe malmiopeco kaj astigmatismo), irita atmosfero pro fumo, vento, polvo ktp. Ĝiaj simptomoj estas ŝvelo, ruĝeco, doloro kaj jukado ĉe la palpebra rando, epiforo (larmelfluo), troa sensiveco al la lumo kaj okula laciĝado dum laboro, speciale ĉe lampa lumo. La palpebroj kelkfoje kungluiĝas matene, kaj prezentas grandan kvanton da blanketaj skvamoj ĉe la radikoj de la okulharoj. Tiuj ĉi ofte elfalas, sed estas anstataŭigataj per novaj. Ĉe ulcera formo la palpebra rando prezentas flavetajn krustojn, kiuj kungluas la okulharojn. Forigante tiujn krustojn, oni rimarkas ĉe la bazo de la okulharoj ulceretojn, kiuj facile sangas. La elfalintaj okulharoj ĉi-kaze ne estas anstataŭigataj per novaj, ĉar ties harfolikloj estas detruitaj. Sekve la palpebra rando prezentiĝas tute aŭ parte senhara.