Bliecos

municipo en Hispanio

Bliecos [BLJEkos] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.

Bliecos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42128
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 2° 16′ U (mapo)41.528055555556-2.2713888888889Koordinatoj: 41° 32′ N, 2° 16′ U (mapo) [+]
Alto 1 044 m [+]
Areo 16,48 km² (1 648 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bliecos (Provinco Sorio)
Bliecos (Provinco Sorio)
DEC
Bliecos
Bliecos
Situo de Bliecos
Bliecos (Hispanio)
Bliecos (Hispanio)
DEC
Bliecos
Bliecos
Situo de Bliecos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bliecos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Bliecos en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 40 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Bliecos kaj Torre de Serón. Ĝi limas kun Velilla de la Sierra, Renieblas, Soria, Candilichera, Los Rábanos kaj Aldealafuente.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares de Gómara-Nájima, okupanta 450 hektarojn, nome 27 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejo, gvatoturo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti