Blua igvano (Cyclura lewisi) estas bestospecio el la klaso de reptilioj, ordo de lacertoj. La besto longas kelkfoje eĉ 1,4m kaj vivas sur la Kajman-insuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua igvano


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Familio: Iguanedoj Iguanidae
Genro: Cyclura
Specio: C. lewisi
Cyclura lewisi
Grant, 1940
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi ricevis la nomon pro tio, ke la blua igvano matene havas grizkoloron, sed ĝi bluiĝas dumtage, danke al la sunbriloj. La plej belan azurbluan koloron havas la dominantaj maskloj dum la pariĝa periodo. Sed ili bluiĝas, se iu ĉagrenas ilin aŭ pro sento de danĝero. La malpli altrangaj maskloj grizkoloras eĉ dum la pariĝa periodo, ili bluiĝas, se aperas esceptema (seksarda) femalo. La efiko de la bluaj pigmentoj kaj ties kemia konsisto ankoraŭ hodiaŭ estas nekonataj.

La besto estas tre endanĝerigita: en 2001 oni nombris nur 25 ekzemplerojn. Komence ĉasis ĝin la homo – en la 18-19-a jc.- ĉar ĝi estis la plej granda besto sur la insulo. Poste ĉasis ĝin ankaŭ dorlotbestoj de la homoj (hundoj, katoj) .

La plej grava minaca afero estis por ili, kiam komenciĝis marbordaj konstruadoj antaŭ jardekoj, kio pereigis ĝiajn vivmediojn.

La igvanoj manĝas vegetaĵojn, nun jam eĉ homajn ornamplantojn.

Oni nuntempe (2005) multigas ilin per kovigo de la ovoj kaj sur aparta areo (27-ha botanika ĝardeno).