La Bluflugila ansero (Cyanochen cyanoptera) estas specio de akvobirdo kaj familio de Anasedoj, kiu estas endemia de Etiopio. Ĝi estas la ununura membro de la genro Cyanochen.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluflugila ansero
Bluflugila ansero en la bestoĝardeno de Baltimoro
Bluflugila ansero en la bestoĝardeno de Baltimoro
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Cyanochen
Specio: C. cyanoptera
Cyanochen cyanoptera
(Rüppell, 1845)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rilataro redakti

La rilato de tiu specio inter aliaj akvobirdoj estas nesolvata. Ĝi estas morfologie proksima al la tadornoj, kaj pli precize al la sudamerikaj kaŭkenoj, kiuj havas tre similajn pariĝadajn ceremoniojn.[1] Tamen analizoj pere de DNA indikas, ke ĝi povus aparteni al tre distinga kaj antikva "anasa" klado, kun la Hartlaŭba anaso, alia afrika specio de necerta parencaro.[2] La flugila kolorbildo, nome bona morfologia indikilo de evolua rilataro ĉe akvobirdoj, estas simila en tiuj du specioj, kaj estas tre diferencaj el aliaj akvobirdoj.[2][3]

Aspekto redakti

 
Bluflugila ansero

Temas pri fortika grizbruna birdo ĉirkaŭ 70 cm longa kun iome pli palaj kapo kaj supra kolo. Ĝenerale la plumaro iom similas al marmoreca aspekto de la Marmoranaso, tio estas kombino de blankecaj kaj brunecaj areoj: tiukaze estas pli brunecaj nuko kaj malantaŭa kolo kaj pli helaj frunto, bridareo kaj antaŭa kolo; dorso estas pli malhelbruna kaj flugilpintoj kaj vosto nigrecaj. Ĝi havas malgrandan nigran bekon kaj nigrajn krurojn. Dumfluge, tiu specio montras palbluan antaŭflugilon, kio videblas eĉ ripoze klare kiel flanka larĝa palblua zono. Pli malantaŭe videblas malhelverda areo kiel malantaŭa speguleto. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli senkoloraj. La plumaro de tiuj birdoj estas densa kaj malferma, ledeca kiel adapto al malvarmo de la etiopiaj altaj teroj.[1]

Voĉo redakti

La Bluflugila ansero estas silentema specio, sed ambaŭ seksoj povas elsendi mildan fajfon; sed ĝi nek gakas nek klukas kiel la veraj anseroj.

Habitato redakti

La habitatoj de la Bluflugila ansero estas ĉefe riveroj, fluakvaj lagoj, marĉoj, fluakvaj marĉoj, areoj de akvorezervejoj, kaj subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustarojherbejoj.

Kutimaro redakti

Ili manĝas per paŝtado, kaj ŝajne estas tre noktula, ripozante dumtage. Ili povas bone naĝi kaj flugi, sed tiu surterema birdo malpretas fari tion, kaj estas tre alproksimigebla. Ĝi formas arojn for de la reprodukta sezono.

Ili reproduktiĝas ĉe montaj lagoj kaj rojoj. Oni supozas, ke tiu malmulte konata specio konstruas neston kovritan inter herbotufoj, kaj la ino demetas 6-7 ovojn.

Statuso redakti

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Iam klasita kiel Preskaŭ Minacata specio ĉe la IUCN Ruĝa Listo, nova studaro montris ke estas pli rara ol supozite. Sekve ĝi estis superlistita al Vundebla statuso en 2008.[4][5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kingdon, J.. (1989) Island Africa: The Evolution of Africa's Rare Plants and Animals. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-08560-9.
  2. 2,0 2,1 (1999) “Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence”, Auk 116 (3), p. 792–805. Alirita 1-a de januaro, 2009..  Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Madge, Steve; Burn, Hilary. (1987) Wildfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese and Swans of the World. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7470-2201-1.
  4. BirdLife International (2008). Cyanochen cyanoptera. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 5-a de novembro 2009.
  5. . 2008 IUCN Redlist status changes (Excel Spreadsheet) (2008). Arkivita el la originalo je 2009-01-03. Alirita 23-a de majo 2008.

Eksteraj ligiloj redakti