Bluvizaĝa malkohao

La Bluvizaĝa malkohao, Phaenicophaeus viridirostris , estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluvizaĝa malkohao


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Phaenicophaeus
Specio: Ph. viridirostris
Phaenicophaeus viridirostris
(Jerdon, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pentraĵo de la bluvizaĝa malkohao fare de Lady Elizabeth Gwillim (1763-1807), farita antaŭ ol la birdo ricevis sian sciencan nomon

Ĝi estas endemismo de Srilanko kaj suda Barato. La bluvizaĝa malkohao estas birdo de malferma arbaro kaj arbusta ĝangalo. Ili nestumas en dorna arbusto, kie la ino demetas kutime du, foje tri, ovojn.

La naztruoformoj kutime estas uzataj apartigi Rhopodytes kaj Phaenicophaeus

La bluvizaĝa malkohao estas grandeca specio 39 cm longa. La dorso kaj kapo estas malhelverdaj kaj la supra vosto estas verda bordita de blanko. La gorĝo kaj ventro estas pli helverdaj. Estas granda blua makulo ĉirkaŭ la okulo (kio nomigas la specion) kaj ankaŭ la beko estas verda. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj striitaj supre.

La bluvizaĝa malkohao manĝas varion de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj. Ĝi eventiale manĝas berojn.

Referencoj redakti