Bocos de Duero [BOkos deDŬEro] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco.

Bocos de Duero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47317
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 80  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 4° 4′ U (mapo)41.624444444444-4.0675Koordinatoj: 41° 37′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 762 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Bocos de Duero (Provinco Valadolido)
Bocos de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Bocos de Duero
Bocos de Duero
Situo de Bocos de Duero
Bocos de Duero (Hispanio)
Bocos de Duero (Hispanio)
DEC
Bocos de Duero
Bocos de Duero
Situo de Bocos de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bocos de Duero [+]
vdr
Bocos de Duero en la provinco Valadolido.
La Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 69 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 220 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 60 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj je 7 km de Peñafiel; limas kun municipoj Valdearcos de la Vega, Peñafiel, Castrillo de Duero, Curiel de Duero kaj San Martín de Rubiales (Burgos). Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Duero.

Toponimio redakti

La malkutima nomo "bocos" por nomi la municipo ne klaras. Estas diversaj teorioj: truoj por vinkeloj, truoj de flukirloj en la rivero Duero ktp.

Peor Reĝa Dekreto de 2a de Julio 1916, oni aldonis al la nomo de Bocos "de Duero" ĉar jam estis alia municipo samnoma en la nordo de la provinco Burgoso. "Bocos" burgosa perdis la municipan kategorion ĉirkaŭ 1930, kaj nun estas submunicipo de Villarcayo de Merindad de Castilla la Vieja, kun 56 loĝantoj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estis de 1582, nome aludo al la loka pastro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (vitejoj de vinproduktado kun protektita devennomo Ribera del Duero, juglandarboj, betoj, cerealoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la gotikeca preĝejo de Sankta Maria de la Neĝoj, muelejo, Kanalo de Riaza, la parko ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti