Bocoyna
Bocoyna estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Chihuahua, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Bocoyna. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08009.
Bocoyna | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Meksiko | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Chihuahua | ||
Poŝtkodo | 33200–33237 | ||
Kodo laŭ INEGI | 08009 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 907 | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 27°51′N 107°35′U / 27.85°N, 107.583°U (mapo) | ||
Alto | 2 240 m | ||
Areo | 2801,8 km² | ||
Horzono | UTC -7 | ||
![]() | |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio
redaktiLa komunumo havis 29907 loĝantojn laŭ la censo de 2005. El tiuj estis 14779 viroj kaj 15128 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2801,8 km², ĝi apartenas al la Okcidenta Patrinmontaro. La meza alteco de la ĉefa loĝloko estas 2240 metroj super la marnivelo. En Bocoyna fontas la rivero Conchos, je vojo de 350 kilometroj la plej longa rivero en la subŝtato Chihuahua.
Klimato
redaktiEn la komunumo jare falas averaĝe 683,3 mm/m² da pluvo. La averaĝa jara temperaturo estas 11,5 °C.
Tempozono
redaktiLa komunumo, kiel la tuta subŝtato apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).
Sociogeografio
redaktiEn la jaro 1995 en la komunumo vivis 22275 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 5196 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 23,33 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
redakti- Bocoyna Arkivigite je 2007-03-17 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)