La rivero Conchos [KONĉos] (hispane Río Conchos) estas la plej longa rivero en la meksika subŝtato Chihuahua kaj unu el la plej gravaj riveroj en norda Meksiko. Ĝi fluas ekskluzive tra la ŝtato Chihuahua , en kies Okcidenta Patrinmontaro ĝi fontas en la municipo Bocoyna kaj apud Ojinaga enfluas en la riveron Rio Grande del Norte.

Conchos
rivero • rivereto
Bazaj informoj
Situo Meksiko (Nordameriko)
Longeco 350 km
Fluo
Fonto apud Bocoyna en la Okcidenta Patrinmontaro
- Alteco super marnivelo 2 825 m
Enfluejo apud Ojinaga en la riveron Rio Grande del Norte
- Alteco 782 m
- Koordinatoj 29° 35′ 0″ N, 104° 25′ 0″ U (mapo)29.583333333333-104.41666666667
Altecodiferenco 2 043 m
Geografio
Trairataj urboj vidu tekste
vdr

Ĉefa alfluanto de la Rio Grande del Norte redakti

La Río Conchos estas la ĉefa alfluanto de la Rio Grande del Norte (Rio-Grando). Nur tra la enormaj akvaj amasoj de la Conchos la Rio-Grando fariĝas denove vera rivero. Antaŭ sia enfluo, la Rio-Grando drivas malrapide ĉar granda parto de sia akvokvanto estas uzata por irigacii agrikulturajn areojn.

Por la celo de akvoreguligo, ambaŭ riveroj estas ekipitaj per sistemo de rezervujoj. La riveroj estas uzataj por irigacii la agrikulturajn areojn kiuj ĉirkaŭas ilin, kio senigas ilin je grandegaj kvantoj de akvo.

Loĝlokoj survojaj redakti