Bohemio en la Somera Olimpiko 1912

olimpika nacia teamo

La bohemia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo havis 11 sportistojn. La sportistoj ne atingis olimpikan medalon kaj sekve ne kalkuleblas rango inter la teamoj.

Bohemio en la Olimpikoj

Flago de Bohemio
IOK-kodo  BOH
NOK Český výbor pro hry olympijské, Bohemia Komitato por la Olimpikoj, fondita en 1899
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1900 · 1908 · 1912
vdr
afiŝo

Bohemio, kiu poste iĝis la okcidenta duono de la Ceĥa Respubliko, ĝis la fino de la unua mondmilito estis parto de Habsburga Aŭstrio, kaj tiu estis parto de la Habsburga Imperio. Tamen bohemaj sportistoj ekde la unua aliĝo al la olimpiko 1900 rajtis partopreni la internacian eventon sub nomo de devenlando Bohemio, kaj en 1908 kaj 1912 ankaŭ klare videblis kiel aparta grupo de sportistoj en "parado de nacioj" dum oficiala malferma ceremonio, kiu en 1908 unuafoje estis okazigita.

Kunordigis la teamon la Bohemia Komitato por la Olimpikoj, Český výbor pro hry olympijské, fondita jam en 1899 kaj do unu el la plej fruaj olimpikaj komitatoj.

En 1912, la bohema teamo en la malferma ceremonio paradis malantaŭ flago kiu konsistis el la armiloj de la Regno de Bohemio sur blanka kampo (vidu sube). Oni interkonsentis ke en la okazaĵo de bohema medalisto, bohema rubando estus elmontrita super la flago de Aŭstrio; en la fino, tio ne okazis ĉar la bohema teamo ne gajnis medalon.

teama flago de 1912
teama flago de 1912