Bois de la Cambre (en franca) aŭ Ter Kamerenbos (flandre, kun devena signifo ĉambro) estas urba publika parko borde de la Sonia Arbaro en Bruselo, Belgio. Ĝi havas areon de 1.23 kvadrataj kilometroj. Tiu parko kuŝas en la sudo de Brusela Ĉefurba Regiono, kaj en la municipo Urbo Bruselo. Ĝi estas ligita al la cetero de la municipo pere de la Avenue Louise, kiu estis konstruita samtempe kun la parko, nome en 1861.

Bois de la Cambre
Publika parko
urba parkoarbaroparko [+]

Supermara alteco113 m [+]
Koordinatoj50° 48′ 25″ N, 4° 22′ 40″ O (mapo)50.8069444.377778Koordinatoj: 50° 48′ 25″ N, 4° 22′ 40″ O (mapo)

Bois de la Cambre (Bruselo)
Bois de la Cambre (Bruselo)
DEC
Bois de la Cambre
Bois de la Cambre
Map
Bois de la Cambre
Vikimedia Komunejo:  Bois de la Cambre/Ter Kamerenbos [+]
vdr

Ĝi enhavas malgrandan lageton kun insuleto centre, nomita Insulo de Robinsono.[1] Ties akvo bedaŭrinde suferas poluon el cianobakterio kaj oni metis signalojn je regulaj lokoj, avertantajn pri risko de botulismo.

Notoj redakti

  1. Laŭ la verko Der Schweizerische Robinson, unuafoje publikigita en 1812.