Bolanjoso
Rivero en Meksiko, alfluanto de Larmao-Santiago
Bolanjoso (hispane: Río Bolaños) estas rivero en Meksiko fluante tra Okcidenta Patrinmontaro, kaj alfluanto de Santiago. Ĝi havas longon de 360 da kilometroj kaj akvokolektan areon de ĉirkaŭ 10 000 da kvadrataj kilometroj.
Bolanjoso | |
---|---|
![]() Bolanjoso ĉe la enfluejo en Lermaon-Santiagon
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Meksiko |
Longeco | 360 km |
Akvokolekta areo | 10 000 km² |
Fluo | |
Fonto | Zakateko |
Enfluejo | Lermao-Santiago |
Geografio | |
![]() Hidrografia mapo de Ĥalisko; Bolanjoso situas en ties norda parto.
| |
Geografio
redaktiLa origino de la rivero troviĝas en la subŝtato Zakateko, proksimume 60 km okcidente de la urbego Fresnillo, proksimume 40 km sude de la Tropiko de Kankro. Fluante suden ĝi eniras la subŝtaton Ĥaliskon proksimume 85 km poste, enfluante Lermaon-Santiagon ĉirkaŭ 40 km nordokcidento de la urbego Tequila. La lastaj 32 km de la rivero konstituas la limon inter la subŝtatoj Ĥalisko kaj Najarito.
La precipaj komunumoj trapasataj de Bolanjoso inkludas:
- en Zakateko: San Mateo kaj Valparaiso;
- en Ĥalisko: Mezquitic, Villa Guerrero, Bolaños, Chimaltitán kaj San Martín de Bolaños.
Bibliografio
redakti- angle Atlas of Mexico, 1975
- angle The Prentice Hall American World Atlas, 1984.
- angle Rand McNally, The New International Atlas, 1993.