Bolivio en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Bolivio en la Olimpikoj jam en 1936 ĉeestis en la somera olimpiko kaj ekde la jaro 1964 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, kontinue partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankaŭ en 1956, inter 1980 kaj 1996 kaj denove ekde la vintra Olimpiko 2018 estis boliviaj partoprenantoj.

La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon, nek somere nek vintre.

Kunordigas la teamon la Bolivia Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti