Bolsena (lago)
La Lago de Bolsena (bol'se:na) estas kratera lago en centra Italio, vulkan-kreita antaŭ proks. 300 000 jaroj. Ĝi estas oval-forma kaj enhavas du insulojn (Bisentina kaj Martana). Ĝia alto super marnivelo estas 305 metroj, ĝia plej granda profundo 151 metroj.
Bolsena | ||
---|---|---|
![]() Sunsubiro ĉe la Lago de Bolsena
| ||
Situo | Latio, Italio | |
Speco de la lago | kratera lago | |
Ĉefaj elfluoj | Marta | |
Insuloj | Bisentina, Martana | |
Setlejoj | Bolsena, Capodimonte, Marta | |
Areo de la baseno | 273 km² | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 42° 36′ 0″ N, 11° 56′ 0″ O (mapo)42.611.933333333333305Koordinatoj: 42° 36′ 0″ N, 11° 56′ 0″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 305 m | |
Surfaca areo | 113,5 km² | |
Maksimuma profundo | 151 m | |
Averaĝa profundo | 81 m | |
Ĝi havas areon de 113,5 km². Per sia areo ĝi estas la kvina plej granda lago de Italio. Kvankam la areo ne estas tre granda, la Lago de Bolsena estas tamen la plej granda vulkana lago en la tuta Eŭropo.
La akvon de la lago forfluigas rivero Marta al la Tirena Maro.
GeologioRedakti
La Montoj Vulsinii (latina nomo) estis plejstocena vulkano, kiu komencis erupcii verŝajne antaŭ 300mil jaroj kaj kreis la grandan kalderon, en kiu nuntempe estas la lago. La grandaj erupcioj ĉesis antaŭ ĉ. 150mil jaroj; malgrandaj erupcioj daŭre okazis en la ĉirkaŭaĵo ankaŭ post la ekestiĝo de la lago (la lasta en 104 a.K.).[1]
Rilato al homojRedakti
Jam en la Neolitiko ekestis ĉe la bordoj de la lago vilaĝoj, tiam kunmetitaj el palafitoj.
Sub la Etruskoj estis ĉi tie du gravaj urboj: Velzna (latine Vulsinii), kiu estas la nuntempa Bolsena, kaj Visentium (latina nomo, itale Bisenzio), kiu estis forlasita nur en 1816.
Nuntempe ĉe la bordoj estas tri urbetoj: Bolsena, Marta, Capodimonte. Aliaj apudaj urbetoj estas Montefiascone, Valentano kaj Gradoli.
La lago situas en provinco Viterbo kaj estas grava turisma celo por ekoturistoj.
KuriozaĵojRedakti
En Titano, luno de Saturno, estas lago de likva metano kaj etano al kiu la astronomiistoj donis la nomon Bolsena Lacus.
Notoj kaj eksteraj ligilojRedakti
- Informoj kaj fotoj de lago Bolsena Arkivigite je 2007-06-02 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- http://www.navigabolsena.com Naviga informoj (itale)