Bona-nokta rakonto

Bona-nokta rakontoenlitiĝo-rakonto estas mallonga rakonto kiu estas improvizite rakontata aŭ lautlegata el libro de rakontoj al infanoj ĝis la aĝo de proksimume 12 jaroj antaŭ ol ili endormiĝas. Kutime unu el la gepatroj rakontas aŭ laŭtlegas ĉi tiujn historietojn al siaj infanoj, sed intertempe ekzistas ankaŭ vasta gamo de amaskomunikilaj sondosieroj, kiuj ofertas plenumi tiun funkcion.

"La Bona-nokta rakonto", ĝenropentraĵo de Felix Schlesinger el la 19-a jarcento

Iuj legas enlitiĝajn rakontojn el libro, kaj iuj aliaj inventas kaj improvizas fikciajn rakontojn. La longeco de rakonto estas kutime sufiĉe mallonga, proksimume kelkaj minutoj, kaj la rakonto kutime havas feliĉan finon. Alia formo de enlitiĝolegado estas uzi pli longajn rakontojn, dividante ilin en plurajn partojn, por ke la infanoj povu antaŭĝoji la daŭrigon de la rakonto la venontajn noktojn.

Plej ofte, la gepatro, aŭ la vartanta-zorgema figuro, estas tiuj kiuj rakontas la enlitiĝon. Legi rakonton al infanoj estas regula praktiko inter multaj familioj [1]. En diversaj studoj kaj enketoj aperas diversaj datumoj pri la procento de gepatroj, kiuj vespere legas al siaj infanoj. Ĝenerale, oni konstatis, ke pli ol duono el ili faras tion ĝis la aĝo de 4 jaroj, kaj la procento malpliiĝas dum la elementlernejaj jaroj, do multaj gepatroj sentas, ke la infanoj jam povas legi memstare..

En la 2000-aj jaroj, ekzistas ankaŭ televidkanaloj kaj radiostacioj kiuj elsendas enlitiĝorakonton, sed ŝajnas ke aŭdado de rakontoj tiamaniere influas la infanon malpli emocie, ĉar en tiuj elsendoj ne ekzistas persona ligo inter la rakontanto kaj la infano.

Legi rakonton antaŭ endormiĝo estas establita vespera rito en multaj junaj familioj. En Germanio, laŭ enketo de 2011, naŭ el dek gepatroj legas ion al siaj infanoj inter la aĝoj de kvar kaj ses jaroj vespere. Sep el dek infanoj ĝuas enlitiĝantan rakonton antaŭ la aĝo de kvar. Eĉ por pli aĝaj infanoj ĝis la aĝo de 12, kiuj jam povas mem legi, la proporcio de enlitiĝo kun bona-noka rakonto estas ankoraŭ ĉirkaŭ ses el dek.[2] Eĉ infanoj ne povas malŝaltiĝi kaj ekdormi tuj, "je la tuŝo de butono". Fiksaj, konataj ritoj vespere helpas ilin malstreĉiĝi kaj pli bone endormiĝi.

Enlitiĝorakontoj havas multajn avantaĝojn, por kaj gepatroj kaj infanoj. Regula rutino ĉe enlitiĝo havas trankviligan efikon, kaj la trankviliga voĉo de proksima persono rakontanta rakonton helpas la infanon endormiĝi pli facile. En la emocia aspekto, legado de rakonto kontribuas al plifortigo de la rilato inter la flegisto kaj la infano.

La esprimo "bona-nokta rakonto" aŭ "enlitiĝo-rakonto" estis elpensita - origine germanlingve - fare de la germana ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino Jella Lepman (1891-1970), kiu kolektis tiajn rakontojn, kaj estas uzata ekde proksimume la 1950-aj jaroj.

Referencoj redakti