Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bonaj spiritoj estas ordo de spiritoj laŭ la spirita hierarkio ellaborita de Allan Kardec en La Libro de la Spiritoj. Karakterizas ilin i.a. "regado de la spirito super la materio, deziro al bono. Iliaj kvalitoj kaj ilia kapableco praktiki bonon rilatas kun la ŝtupo, kiun ili atingis: unuj posedas scion, aliaj saĝon kaj bonecon, kaj la plej progresintaj havas kune la scion kaj la moralajn kvalitojn. Ĉar ili ankoraŭ ne tute senmateriiĝis, tial ili konservas pli aǔ malpli nete, laǔ sia rango, postsignojn de la enkorpa vivo, elmontratajn ĉu per la parolo, ĉu per la kutimoj, en kiuj sin trovas eĉ kelkaj el iliaj manioj."[1]

Klasoj redakti

Oni povas disdividi ilin en kvar ĉefajn klasojn:

  • Bonfaremaj spiritoj
  • Erudiciaj spiritoj
  • Kleraj spiritoj
  • Superaj spiritoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Laǔ La Libro de la Spiritoj, 2a parto, ĉap. 1