Boniches
Boniches [boNIĉes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono Kastilio-Manĉo.
Boniches | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16311 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Abril Palomares (AXB) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 145 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 1° 37′ U (mapo)39.951944444444-1.6241666666667Koordinatoj: 39° 57′ N, 1° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 026 m [+] | ||
Areo | 53,02 km² (5 302 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boniches [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas bonichero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 148 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,38 loĝ/km².
Situo
redaktiBoniches estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,026 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 53,02 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′07″N 1°37′27″Ok.
Trapasas ties teritorion la rivero Cabriel.
Historio
redaktiOni trovis restaĵojn de Kuprepoko kaj murpentraĵojn. En epoko de Romia Imperio oni ekspluatis forstadon, minadon kaj salproduktadon. Estas aludoj de araba epoko. Kaj pli klare jam komence de la 13a jarcento kadre de la kristana "Reconquista".
La vilaĝo ŝajne ne multe suferis pro la Milito de hispana sukcedo aŭ pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Sed post la Unua Karlisma Milito oni multe suferis pro banditismo kaj la cetero de la Karlismaj Militoj. Dum la Hispana Enlanda Milito estis gerilanoj en la areo.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Boniches ĝis pli ol 700 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Boniches kie oni venis al la nunaj 148.
Post la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis ĉiam de dekstra partio.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo (fruktarboj kaj vitejoj) kaj brutobredado tradicie. Forstado gravas aparte por produktado de rezino. Servoj kaj loĝejoj. Estas belaj naturaj vidindaĵoj en la areo, montaraj kaj riveraj pejzaĝoj.
Bibliografio
redakti- Pitarque Ferre, Juan (1994). Boniches y su demarcación histórica. Diputación de Cuenca. p. 253. ISBN 84-87319-95-5.
- Sánchez Garzón, Alfredo (2014). «Los guerrilleros del maquis antifranquista, ¿héroes o villanos?». Desde el Rincón de Ademuz. Konsultita la 11an de januaro 2017.
- Sánchez Garzón, Alfredo (2016). «Destrucción de altares, quema de imágenes y saqueo de iglesias y ermitas en el partido judicial de Cañete (Cuenca)». Desde el Rincón de Ademuz. Konsultita la 11an de januaro 2017.