Færder
Færder estas nova komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio, kiu ekestis la 1-an de januaro 2018 per fuzio de la antaŭaj insularaj komunumoj Nøtterøy (kiu enhavis plej grandan parton de la samnoma insulo Nøtterøy) kaj Tjøme. Inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estas loĝloko Borgheim. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 27 286 loĝantoj sur areo de 99,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 273 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Tønsberg kaj Sandefjord.
Færder | |||
---|---|---|---|
komunumo de Norvegio (2018–) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Norvegio | ||
Provinco | Vestfold | ||
Provinco 2020-2023 | Vestfold og Telemark | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 286 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 273 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 59° 13′ N, 10° 25′ O (mapo)59.2210.41Koordinatoj: 59° 13′ N, 10° 25′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 99,95 km² (9 995 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Færder [+] | |||
Geografio
redaktiLa teritorio de la komunumo inkluzivas 653 insulojn en la Oslo-fjordo. La plej grandaj insuloj inkludas Nøtterøy norde, kiu ne estas tute en la komunumo Færder (malgranda parto tute norde apartenas al la komunumo Tønsberg), kaj Tjøme sude. Tiuj insuloj donis siajn nomojn al la du antaŭaj komunumoj. Okcidente de la komunumo Færder situas la Tønsberg-fjordo.[1] Entute, la pejzaĝo estas ebena ĝis monteta kaj kun alteco de 99 metroj super la marnivelo la Vetana altaĵo sur la insulo Nøtterøy estas la plej alta punkto de la areo.[2] En la komunumo estas la Nacia Parko Færder kaj dek du naturrezervejoj.
Færder havas nek Nynorsk nek Bokmål kiel oficialan lingvan formon de skribata norvega, sed estas neŭtrala pri ĉi tiu afero.[3]
Referencoj
redakti- ↑ paĝo "Færder" en la retejo norgeskart.no ("norvega kartaro") (norvege)
- ↑ artikolo "Høgaste fjelltopp i kvar kommune" (Altaj montopintoj en la komunumo) en la sama retejo norgeskart.no ("norvega kartaro") (norvege, formo Bokmål)
- ↑ artikolo "Forskrift om målvedtak i kommunar og fylkeskommunar" (regularo pri celaj rezolucioj en komunumoj kaj provincaj komunumoj) en la retejo lovdata.no (norvege)