Nøtterøy

eksa komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio

Nøtterøy estas eksa komunumo kaj samtempe ankaŭ ties centra insulo en la provinco Vestfold de Norvegio - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estis samnoma loĝloko Borgheim. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 21 621 loĝantoj sur areo de 61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 354 loĝantoj/km². La teritorio konsistas precipe el la insulo Nøtterøy kaj la pli malgrandaj insuloj Føynland kun la loĝloko Husøy nordoriente proksime de la kontinenta parto de Norvegio, kaj Veierland sudokcidente - vidalvide al la loĝloko Tevik de la insulo Nøtterøy. Krome tamen ankoraŭ proksimume 175 pliaj insuletoj ĉirkaŭaj kompletigas la teritorion. Plejparto de la komunumanoj vivas en la loĝloko Teie sur la insulo Nøtterøy. La 1-an de januaro 2018 Nøtterøy fuziis kun la antaŭe najbara komunumo Tjøme al nova komunumo Færder.

Nøtterøy
eksa komunumo de Norvegio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Norvegio
Provinco Vestfold
Provinco 2020-2023 Vestfold og Telemark
Komunumo Færder
Poŝtkodo 3106–3163
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 621  (2016) [+]
Loĝdenso 354 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 12′ N, 10° 24′ O (mapo)59.20111111111110.407777777778Koordinatoj: 59° 12′ N, 10° 24′ O (mapo) [+]
Areo 61 km² (6 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nøtterøy (Vestfold)
Nøtterøy (Vestfold)
DEC
Situo de Nøtterøy
Nøtterøy (Norvegio)
Nøtterøy (Norvegio)
DEC
Situo de Nøtterøy

Map

Pliaj informoj
Akvejo Norda maro /
(norda Atlantiko)
Ĉefa loko Borgheim
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nøtterøy (former municipality) [+]
vdr
insula impreso: la markolo Aaroysund