Færder

komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio

Færder estas nova komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio, kiu ekestis la 1-an de januaro 2018 per fuzio de la antaŭaj insularaj komunumoj Nøtterøy (kiu enhavis plej grandan parton de la samnoma insulo Nøtterøy) kaj Tjøme. Inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estas loĝloko Borgheim. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 27 286 loĝantoj sur areo de 99,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 273 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Tønsberg kaj Sandefjord.

Færder
komunumo de Norvegio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Norvegio
Provinco Vestfold
Provinco 2020-2023 Vestfold og Telemark
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 286  (2023) [+]
Loĝdenso 273 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 13′ N, 10° 25′ O (mapo)59.2210.41 [+]
Areo 99,95 km² (9 995 ha) [+]
Færder (Vestfold)
Færder (Vestfold)
DEC
Situo de Færder
Færder (Norvegio)
Færder (Norvegio)
DEC
Situo de Færder

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Færder [+]
vdr

Geografio redakti

La teritorio de la komunumo inkluzivas 653 insulojn en la Oslo-fjordo. La plej grandaj insuloj inkludas Nøtterøy norde, kiu ne estas tute en la komunumo Færder (malgranda parto tute norde apartenas al la komunumo Tønsberg), kaj Tjøme sude. Tiuj insuloj donis siajn nomojn al la du antaŭaj komunumoj. Okcidente de la komunumo Færder situas la Tønsberg-fjordo.[1] Entute, la pejzaĝo estas ebena ĝis monteta kaj kun alteco de 99 metroj super la marnivelo la Vetana altaĵo sur la insulo Nøtterøy estas la plej alta punkto de la areo.[2] En la komunumo estas la Nacia Parko Færder kaj dek du naturrezervejoj.

Færder havas nek Nynorsk nek Bokmål kiel oficialan lingvan formon de skribata norvega, sed estas neŭtrala pri ĉi tiu afero.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la mezepoka, nun luterana kirko de Nøtterøy de proksimume la jaro 1100
 
la Minne-parko en Borgheim