Boris Ĥimiĉev
artikolo
Boris Petroviĉ Ĥimiĉev (ruse Борис Петрович Хи́мичев; naskiĝis la 12-an de januaro 1933, mortis la 14-an de septembro 2014) estis sovetia kaj rusia aktoro de teatro kaj kino, Popola artisto de Rusio (1993).
Boris Ĥimiĉev | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-a de januaro 1933 en Vilaĝo Balamutovka, Ĥmelnicka provinco, USSR, ![]() | ||||
Morto | 14-a de septembro 2014 en Moskvo, ![]() | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Cerba kancero ![]() | ||||
Tombo | Khimki Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusio (1991–) Sovetunio (–1991) ![]() | ||||
Alma mater | Lernejo de la Moskva Arta Teatro (–1964) ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Tatiana Doronina (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1967 — 2014 | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiBoris Ĥimiĉev naskiĝis la 12-an de januaro 1933 en Ĥmelnicka provinco (Ukrainio). Post studado en lernejo li fariĝis studanto de Kieva ŝtata universitato, tamen ne finstudis ĝin; en 1960 transloĝiĝis al Moskvo. En 1964 li finstudis la MAT-lernejon.
Dum 1964 — 1982 li estis aktoro en Moskva teatro je nomo de Majakovskij, ekde 1982 — en Teatro je nomo de Mossoveto.
Ekde 1973 ĝis 1982 lia edzino estis Tatjana Doronina.