Borki (Tjumena distrikto)
Borki (ruse Борки) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Kaskara kampara municipo (ruse Каскаринское сельское поселение).
Borki (Борки) | |
vilaĝo | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Борки | |
Lando | ![]() |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Kaskara kampara municipo |
Ŝoseo | P404 |
Rivero | Turo |
Situo | Borki |
- koordinatoj | 57° 10′ 23″ N 66° 03′ 58″ O / 57.17306 °N, 66.06611 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625513 |
ОКТМО | 71644415101 |
OKATO | 71244815001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
![]() | |
Geografio
redaktiBorki situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur la maldekstra bordo de la rivero Turo, proksimume 23 km for de la suda rando de Tjumeno. Tra ĝi iras P404 (la Tobolska landvojo). Ĝi situas inter vilaĝoj Kaskaro kaj Ŝĉerbak.
Historio
redaktiKomence de la 1860-aj jaroj plejparto de la loĝantoj estis ekzilitoj. Ili okupiĝis pri grenkultivado, fiŝkaptado, falĉado de fojno, transportado de pasaĝeroj kaj kargoj, faris bastonmatojn kaj fiŝkaptajn retojn. En periodoj kiam rivero Turo iĝis malprofunda, ĉe la vilaĝo estiĝis provizora albordiĝejo, kien venis la varoj[1].
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 61–62.