Botulino
Botulino estas veneno produktata de la bakterio botulo, kiu ankaŭ uziĝas kiel sensulkiga medikamento sub la komerca nomo Botox (botokso). Kiel medikamento ĝi estas plej populara en Usono.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5b/Botox-structure.png/280px-Botox-structure.png)
La nomo Botox estas mallongigo de botulinum toxin, kiu estas la angla nomo de botulino. Tiu ĉi veneno apartenas al la plej fortaj venenoj: 0.001 mg/korpopeza kg kaŭzas morton. La maldensigitan varianton oni uzas kiel muskol-paralizilon per injektado.
Antaŭ la 1990-aj jaroj, ĝi estis konata kiel potenciala amasmurda armilo, poste kiel senspasmigilo.
Hodiaŭ oni uzas ĝin en la plastika kirurgio. Oni injektas ĝin - plej ofte al la ĉirkaŭo de la okulo - por glatigi ekzistantajn faltojn, per malhelpo de la muskolmoviĝoj. Ĝi efikas post kelkaj tagoj sed restas efika nur dum kelkaj monatoj. Trouzo de botulino kaŭzas senespriman vizaĝon.