Botrytis cinerea cindra botrito[1] estas specio de fungo. Ĝia teleomorfo estas Botryotinia fuckeliana[2]. Estas ankaŭ kriptospecio Botrytis pseudocinerea[3]. Ĝi kaŭzas grizan putraĵon nomamatan griza ŝimo aŭ Botrito. Ĝi estas nekrotrofa parazito de multaj kreskaĵoj kiel vito, frago, tomato kaj multaj aliaj. Ĝi estas la unusola nespecialigita parazito de la genro, kiu atakas pli ol 235 plantospeciojn. Speciale signifa ĝi estas en vitkultivado, kie ĝi kaŭzas la noblan putradon kaj la malbonan putradon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza ŝimo
Botrytis cinerea sur frago
Botrytis cinerea sur frago
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Ascomycota
Subfilumo: Pezizomycotina
Klaso: Leotiomycetes
Subklaso: Leotiomycetidae
Ordo: Helotiales
Familio: Sclerotiniaceae
Genro: Botrytis
Botrytis cinerea
Pers. 1794
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
cindra botrito ĉe tomatoj

Priskribo redakti

La micelio estas griza aŭ bruna. La konidioforoj havas septojn kaj estas pli aŭ malpli disbranĉitaj. La sporojn (konidioj) sidas je la apeksoj de la konidiforaj branĉoj. La multeco de la konidioj formas grizan ĝis nigran, ofte polvan fungan razenon. La konidioj havas longecon de naŭ ĝis dekdu mikrometroj kaj larĝeco de ses ĝis dek mikrometroj.

Tre malofte formiĝis en aŭ ĉe la plantoj nigraj, kaj interne blankaj sklerotoj, el kiu elkreskas tighava, bovloforma aŭ ŝlosilforma apotecio , la fruktkorpo de la fungo. Ĉi tie kreskas la askosporoj .

 
Apotecioj ĝermantaj sur skleroto

Ĝi travintras kiel micelio aŭ en skleroto, kiuj povas formi apoteciojn, sed ĝi vivas ĉefe kiel anamorfo produktanta makrokonidiojn sur Konidioforoj.

 
Konidioj sur konidioforoj

Ekologio redakti

Kiel ĉiu Botrytis-specio la cindra botrito vivas kiel parazito kaj indukas la apoptozo (ĉelmorto) de la infektita ĉelo. Tiu kondukas al prgresanta detruado de la histo (pudrado). Ĉe junaj vinberoj la atako efikas mortiga kaj je malnovaj beroj la parazito kaŭzas truojn en la haŭto de la beroj, tra kiuj akvo povas forvaporiĝi kaj sukero koncentriĝis. La aliaj specioj de botrito estas specialigitaj al nur malmultaj susceptoj, nur la cindra botrito atakas pli ol 235 susceptoj.

La specio povas multiĝi sekse, sed ĝi faras tion nur malofte.La konidioj estas disvastigataj per la vento. La fungo travintrumas kiel micelio en la grundo ene de la atakitaj plantpartoj aŭ ĉe generativa multigado kiel skleroto.

Botrito kaj la homo redakti

Lacindra botrito estas grava fitopatogeno, kiu kaŭzas gravajn damaĝojn en hortikulturo kaj agrikulturo. Oni povas kontraŭataki la fungon kemie, ekzemple kun fenbutatin-oksido, pirimetanilo, fludioksonilo, ciprodinilofenheksamido.

Por la homa saneco la griza ŝimo estas danĝera pro la alta potencialo de alergenoj.

Botrito en vitikulturo redakti

 
griza ŝimo kiel nobla utrado ĉe Riesling-vinberoj.

Pliajn detalojn legu en la ĉefartikolo: vinkuturo kaj botrito

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti