Botulino

bakteria toksino

Botulino estas veneno produktata de la bakterio botulo, kiu ankaŭ uziĝas kiel sensulkiga medikamento sub la komerca nomo Botox (botokso). Kiel medikamento ĝi estas plej populara en Usono.

Botulino

La nomo Botox estas mallongigo de botulinum toxin, kiu estas la angla nomo de botulino. Tiu ĉi veneno apartenas al la plej fortaj venenoj: 0.001 mg/korpopeza kg kaŭzas morton. La maldensigitan varianton oni uzas kiel muskol-paralizilon per injektado.

Antaŭ la 1990-aj jaroj, ĝi estis konata kiel potenciala amasmurda armilo, poste kiel senspasmigilo.

Hodiaŭ oni uzas ĝin en la plastika kirurgio. Oni injektas ĝin - plej ofte al la ĉirkaŭo de la okulo - por glatigi ekzistantajn faltojn, per malhelpo de la muskolmoviĝoj. Ĝi efikas post kelkaj tagoj sed restas efika nur dum kelkaj monatoj. Trouzo de botulino kaŭzas senespriman vizaĝon.

Vidu ankaŭ redakti